LA 4-AN DE JUNIO 1989
„…kompreni polojn“ estas la titolo de la unua en la mondo libro pri la ŝanĝperiodo 1989, skribita dum tiuj ĉi ŝanĝ-eventoj, tradukita poste, parte aŭ tute, al 14 lingvoj, sed antaŭ ĉio ĝi okazas la fenomeno kun proceso ankoraŭ ne finita, ĉiam obstine daŭranta kun tre larĝaj amplitudoj kaj je diversaj celoj – ĝia „Postvorto“, post 20 jaroj, povus esti „Antaŭvorto“ por la nova libro, nur kun kelkaj nepraj ŝanĝetoj de prezenco al preterito.
Mi ĝuste komencis, inspirita per la letero de István Ertl, traduki ĉi tiun „Postvorton“ al Esperanto. Jen la unua frazo: „Homoj kutime opinias, ke iliaj dramoj konsistas el bataloj kontraŭ aliaj homoj. Ŝajnas esti inverse, ĉar la vera homa dramo estas tiu, ke la homo devas batali kontraŭ si mem.“
Poste mi tradukis ankoraŭ kelkajn frazojn kaj iris rigardi televidajn informojn, post kiuj mi decidis ne plu okupiĝi pri politikaj temoj.
Europa Komisiono faris spoton (mallongan filmeton) okaze de tiu ĉi datreveno, en kiu dum unu sekundo aperis nur Wojciech Jaruzelski – nenio pri „SOLIDARNOŚĆ“, sed multe pri aliaj temoj. Uniaj aparatĉikoj povas fari, kion ili volas, sed la vero ne estas – feliĉe – dependa de iliaj opinioj.
Eŭropon kaj la mondon politike ŝanĝis “SOLIDARNOŚĆ”, inspirita de la papo Johano Paŭlo la II-a, kiu donis al poloj kuraĝon per la vortoj „Nie lękajcie się!“ - "Ne timiĝu!"
La novan libron kun iama „Postvorto“ kiel nova „Antaŭvorto“ mi ne skribos, ĉar politiko fariĝis malpura medio kaj vadi en tiu ĉi marĉo mi ne emas. Miajn opiniojn pri tiu ĉi temo mi esprimis en SONETADO. Tio sufiĉas!

» "...um die Polen zu verstehen"
» "...zrozumieć Polaków"  - la unua libro en Pollando sen cenzuro
» "POLSKI CZYŚCIEC"
PS En Esperanto aperis iam du fragmentoj de la libro "...kompreni polojn": Tomasz Chmielik tradukis kaj eldonis mian interparolon kun Andrzej Szczypiorski kaj en "Literatura Foiro" oni montris mian interparolon kun Lech Wałęsa (ambaŭ havis ŝanĝojn sen mia permeso).
Post la protesto de poloj oni aldonis al la spoto kadrojn pri "Solidarność".

» SONETECA AKTUALECO POR 25-JARECA PECO