CIKADOJ
Soneto pri vojo tra Kreto
veturi per aŭto tra Kreto
estas fascina travivaĵo
ĉie floranta vidindaĵo
miele odora vegeto
veturado estas danĝera
ĉar oni rigardas belecojn
kaj ne kurbajn ŝoseajn pecojn
per malatento efemera
alilingve la samaj vortoj
havas tute alian sencon
Kastri - kastelo laŭ raportoj
estas ĝuste nia loĝejo
ĉiujaran monatfrekfencon
mi uzas por resti sunbejo
Moĥlos', la 18an de junio 2010
Soneto pri liberecrevo
ĉu efektiviĝos dumvive
mia revo pri libereco
esti libera de verkeco
por ekzisti alternative?
surogata situacio
estas tiu separa loko
en kiu ni vivas sen moko
izolitaj de sensacio
sen radio televidilo
gazetoj telefonligilo
tuttage matene vespere
meditado profitas vere
nur fora preĝejsonorilo
restas la sola maltrankvilo
Moĥlos', la 19an de junio 2010
Soneto pri la kreta domo
muroj dikaj kiel en bunkro
defendas nin de ekstervarmo
kaj tio estas doma ĉarmo
protektas ĝin nepo de junkro
sur granda teraso pergolo
kun vitoj kaj diversaj floroj
zorgas pri okulaj valoroj
laŭ bonaj gustoj kaj laŭ volo
bona loko por meditado
kaj ankaŭ en nia kutimo
por ĉiutaga kuirado
ni fartas ĉi tie ripoze
vidindaĵo sen iu limo
ligas naturon simbioze
Moĥlos', la 20an de junio 2010
Soneto pri kreta kanzono
tiom da steloj sur ĉielo
nenie oni povas vidi
maristojn oni devas fidi
nepre ĉe odora mielo
en la mil naŭcent okdek dua
mi verkis "Bildeton de Kreto"
kaj mi kantis ĝin sen sekreto
ĉiam por publiko kongrua
la enhavo estas banala
sed rekte de l' vivo prenita
pro tio ĝis nun aktuala
ĉirkaŭaĵo mara neniam
estos de homaro ŝanĝita
Kreto restos bela por ĉiam
Moĥlos', la 21an de junio 2010
Soneto pri Kreta E-Centro
ekzistas socia esprimo
pri libereca okupado
kiu ekestas per migrado
je ĝi fariĝis jam kutimo
Kreton okupas laste poloj
ankaŭ rusoj sed nur bankistoj
bedaŭre ne esperantistoj
pri ili jam estas petoloj
iam sur belega insulo
kun preskaŭ konstanta somero
kreos E-Centron volontulo
al kiu diversaj popoloj
venos pro belega vetero
ankaŭ de UEA idoloj
Moĥlos', la 22an de junio 2010
Soneto pri naturalismo
de gimnazianoj en tramo
mi eksciis pri iu skisma
poezio naturalisma
mia arto estas la samo
laŭ mi la nomo "realisma"
estus certe pli adekvata
sed naturo estas amata
do ĝi restu naturalisma
la poezio raportisma
estus la plej ĝusta esprimo
pri viva sperto kaj kutimo
ankaŭ kritike sociisma
laŭ unu tre fama aŭtoro
sed lasu ni tion en moro
Moĥlos', la 23an de junio 2010
Soneto pri okupacio
ekzemplo por esperantantoj
oni scias ke Venecio
zorgas pri la okupacio
de fremdlandanaj okupantoj
ili estas ege ŝatataj
ĉar ili restaŭras palacojn
kaj lasas kulturajn donacojn
kiuj ja estas eksponataj
esperante okupu Kreton
en bela loko apud maro
aranĝu seminarieton
poste blovu al ĉiuj lokoj
en hoteloj kaj en tendaro
"nova vento" tra kretaj rokoj
Moĥlos', la 24an de junio 2010
Soneto pri pura aero
eŭropa civilizacio
naskiĝis sur Kreto - vi scias
mi ĝuste pri tio mencias
por reveni al tradicio
de antika korelacio
scipovus blovi "nova vento"
min persekutas tiu sento
ĝi certe estus atrakcio
al Kreto certe ĉiuj venus
pro freŝa kaj varma aero
estas ĉarma parto de tero
sur loko de bela vetero
ekestos certe konglomero
kiu nian lingvon komprenos
Moĥlos', la 25an de junio 2010
Soneto kun kreta etoso
la plaĝo de Istro imponas
per fascinaj formoj de rokoj
ekzistas nur malmultaj lokoj
kiuj tiujn impresojn donas
sunaj radioj delikate
kolorigas arĝente nubojn
pri vetero elvokas dubojn
ĉu venos pluvo dezirate
dum unu tago de junio
laŭ informila statistiko
ĝi jam pasis - venos nenio
tagmeze fortiĝas sunlumo
cikas de cikadoj muziko
kaj miksiĝas kun vela zumo
Moĥlos', la 26an de junio 2010
Soneto kun malargumento
mi ne volas min alskribaĉi
al sukcesoj ne ĉiam puraj
tre laŭtaj sed tamen obskuraj
pri kiuj ĉiuj povas klaĉi
mi konas iun kiu citas
frazojn de konataj personoj
senpaŭze kaj eĉ sen oponoj
pro tio mi lin ne invitas
se iu fama homo faras
ion kio al mi ne plaĉas
mi tiun agon kontraŭstaras
famo ne estas argumento
por kaŭzo kiun mi ne maĉas
atento likas al prudento
Moĥlos', la 27an de junio 2010
Soneto pri la paradizo
popoj sur najbara monteto
jam kelkajn horojn kantas tion
kion bezonas homoj - ĉion
detale kovrigas sekreto
al tiu proksima vilaĝo
de kiu venas preĝejsonoj
ni volas veturi sed zonoj
estis maltaŭgaj por vojaĝo
la vojo okazis tro kruda
kaj la aŭto ĝin ne eltenus
nin logis ĝardeno apuda
se estas ie paradizo
do ĝuste de tie mi prenus
ideon por strofa surprizo
Moĥlos', la 28an de junio 2010
Soneto kun Petro kaj Paŭlo
la tago de Petro kaj Paŭlo
sed kial ne laŭ alfabeto
Petro estis analfabeto
Paŭlo filozofia fraŭlo
mi ŝatas ambaŭ ĉar la maro
prenis de ili sian feston
ne komprenu tiun sugeston
ke mi estas sankt-aktuaro
„amikon de Sinjoro Dio"
estas dediĉoj de l' verkistoj
al mi donitaj kun konscio
mi ĝojas pri tiu titolo
kredante ke ĉiuj artistoj
havas diecon en memvolo
Moĥlos', la 29an de junio 2010
Soneto pri la elektado
en Germanio elektadon
oni priskribis sensacie
sed frue asociacie
oni preparis balotadon
komentarioj kiel ĉiam
odoras per klara futuro
eĉ se ne pleniĝos aŭguro
homoj pruvos tion neniam
morgaŭ hodiaŭa afero
estos entute forgesita
restos tamen kerno de vero
nova germana prezidento
estos de ĉiuj akceptita
laŭ bona nacia prudento
Moĥlos', la 30an de junio 2010
Soneto pri l' domposedanto
de tempo al tempo vizitas
nin l' feria domposedanto
germano - konstanta loĝanto
sur Kreto - neniam hezitas
kunpreni pretitajn manĝaĵojn
ni devas festeton aranĝi
multe klaĉi duoble manĝi
interŝanĝi simpatiaĵojn
li estas por informoj preta
mencias nur pri siaj gastoj
sed detale restas diskreta
pro l' domo li sentas fiere
tamen sen iuj ajn bombastoj
por helpoj li emas sincere
Moĥlos', la 1an de julio 2010
Soneto kun luna Eŭropo
mi sidas sur granda teraso
al kiu apartenas fora
olivĝardeno metafora
kun la biblia embaraso
l' libron "Legendo de Eŭropo"
de Piotr Kuncewicz mi tralegis
sur Kreto mi l' enhavon flegis
en la nuntempa biotopo
nun kiam li jam ne plu vivas
mi diras al lia fantomo
ke mi kun lia verko drivas
deklarante blindan obeon
bedaŭrinde ne ĉiu homo
akceptas eŭropan ideon
Moĥlos', la 2an de julio 2010
Soneto kun kretaj insektoj
cikado estas tre danĝera
se en aŭton fenestre falas
minacas ŝoforon dum knalas
kaj rezulto okazas sklera
tamen cikadoj ĉiutage
sur arboj koncertas agrable
ili ŝatas varmon probable
ĝojas pro suno senimage
aliaj insektoj ne kirlus
kun iphiclides podalirius
la paĝio velnaviganto
mi tradukas al Esperanto
rigardas diversajn vortarojn
kaj trovas tre ofte erarojn
Moĥlos', la 3an de julio 2010
Soneto pri predika vorto
dimanĉa etoso mistika
disvastiĝas tra ebenaĵo
popo kantas pri dia draĵo
al ni fluas vorto predika
kio okazus se sur montoj
ĉiuj parolus esperante
popo je "nova vento" kante
konsiligus pri lingvaj pontoj?
ne kompreni signifas kaŝi
sin inter aliparolantoj
kaj sian respondecon kraŝi
kompreno flegas l' entreprenon
certe ĉiuj esperantistoj
aktive subtenas komprenon
Moĥlos', la 4an de julio 2010
Soneto pri homa naturo
pri kio revas komunisto
dum antikomunisma tempo
ĉu pri kapitalisma trempo
en malpure riĉa ekzisto
aserto ideologia
ĝis nun male efektiviĝis
principoj rapide ŝanĝiĝis
metodo fariĝis fobia
ĉiu homo volas pli havi
ol li jam havas laŭ aliaj
konkurenco scipovas bavi
kapitalo estas ja parto
de homoj danĝere enviaj
antaŭ ĉio je bona farto
Moĥlos', la 5an de julio 2010
Soneto pri necesaj ecoj
poezio devas posedi
koncizan sencon ritmon rimon
ankaŭ metaforan esprimon
per kiu emas penson tredi
poemo valoras per sento
elvokata dum recitado
sed tre ofte senta invado
venas en malĝusta momento
ĝusta vorto en ĝusta loko
precize eldonas enhavon
je varma akcepto aŭ moko
ne tro multe da apostrofoj
cikadoj okupas enklavon
de kverelantaj filozofoj
Moĥlos', la 6an de julio 2010
Soneto pri mia okupo
oni demandas min pri fako
mi respondas "Hausmann" germane
en la pola sonas profane
"cieć" - purigisto de kloako
poloj neas mian okupon
ĝi ekzistas nur por virinoj
en Esperanto dommastrinoj
"dommastro" - se mi portus jupon
por ke eviti miskomprenon
mi respondas "mastrino vira"
prizorganta propran loĝejon
sed mi ne estas tute certa
ĉu respondo estas dezira
ĝi ŝajnas esti nur inserta
Moĥlos', la 7an de julio 2010
Soneto pri niaj amikoj
insektoj fariĝis amikoj
ili nin tute ne minacas
sed bonan etoson donacas
per la raraj ekzistfortikoj
la reĝo estas papilio
iphiclides podalirius eĉ
se por flugado ŝajnas streĉ'
nur de folio al folio
nigra burdo zumas danĝere
sed celas atente al floroj
por trovi mielon prospere
araneo konstruas reton
cikadoj cikas pro odoroj
formikoj serĉas dolĉan pleton
Moĥlos', la 8an de julio 2010
Soneto fantomjubilea
antaŭ sepdek kvin jaroj l' nupto
kaj nun festas tomba silento
rememore kun sentimento
sen iu danĝera abrupto
en anguloj sidis frakcioj
kaj judoj kun bukloj tempiaj
priludis al malicoj fiaj
kantataj laŭ popolfikcioj
ekstere odoris mielo
de l' apuda abelĝardeno
steletoj falis de ĉielo
pasis tri jaroj kaj naŭ tagoj
tuj post mia al mond' alveno
pikis min abelo - jen gagoj
Moĥlos', la 9an de julio 2010
Soneto pri rara silento
vespere venis plena luno
kaj vagis ĉe steloj ĉiele
deklivo odoris miele
inter montoj zumis laguno
ĉifoje cikadoj silentis
ankaŭ neniu hundo bojis
kaj pro tio mi ege ĝois
trankvilo al medito tentis
kiom da similaj vesperoj
jam pasis en tiu ĉi loko
kun tre diversaj konsideroj
favora kreta atmosfero
kiel forta inspirprovoko
formas la pensojn sur papero
Moĥlos', la 10an de julio 2010
Soneto pri dada cikada
skribi soneton pri nenio
estas afero malfacila
ĉar ĝi devas esti utila
almenaŭ por memironio
ekestas poemo cikada
cikadoj cikas sur teraso
tiu ĉi cika embaraso
tuj disvolviĝas sin al dada
tiu rara dada konkreto
iam naskiĝis en Zuriko
kaj nun kaŝe daŭras sur Kreto
vu vi scias pri kio temas?
tutcerte pri paranoiko
kiu pro dadaismo tremas
Moĥlos', la 11an de julio 2010
|