Danubo Dunaj



Śpiewa autor
Akompaniuje Witold Czajkowski

Fotografował Jerzy Szkutnicki
w czasie trwania harcerskiego rejsu Dunajem w 1972 roku pod hasłem "Ochrona naturalnego środowiska człowieka nakazem chwili".

     
     
 

Danubo Dunaj
 
ŝipas mi tra Danubo
riverencas kano
muĝas ondoj birdoj flugas
kolerante pipon fumas
sakrul-kapitano

ŝipas mi tra Danubo
eĉ se estas festo
mi ŝvitegas laborante
vane penas ĉar kriante
furias ŝipestro

ŝipas mi tra Danubo
inter fremdlandanoj
al mi homoj bondeziras
sed ne ĉiuj unu krias
sakrul-kapitano

ŝipas mi tra Danubo
hurlas la tempesto
tamen ĝi ne diferencas
de la tondro se komencas
furii ŝipestro

ŝipas mi tra Danubo
gajnas mi por pano
tedan tempon mi travivas
ĉar senĉese ofensivas
sakrul-kapitano

ŝipis mi tra Danubo
ĝis la Nigra Maro
la spirito de tirano
jam mortinta kapitano
jen estas koŝmaro

ŝipas mi tra Danubo
ne fleksiĝas kano
dormas ondoj ploras flaŭro
ŝipo krakas en bedaŭro
pro la kapitano

płynie jacht po Dunaju
na brzegu ktoś czeka
fala pluszcze słońce świeci
choć ogólnie jakoś leci
kapitan się wścieka




Na Dunaju, 1972