Soneto pri diversaj faktoj

mi ricevas ofte postaĵojn
de Bona Volo el Brazilo
en kiuj troviĝas utilo
kiel pritrakti spiritaĵojn

mi legas atente konsilojn
trankvile pripensas kialojn
kaj diferencigas detalojn
ne forlasante esprimilojn

mi renkontis esperantistojn
tre simpatiajn spiritistojn
kun ili mi longe parolis

ili proponis min membrecon
sed esti membro mi ne volis
ĉar tio ĝenas liberecon

Zuriko, la 21-an de januaro 2018


» Sonetoj diverslokaj tempe
Soneto pri Lucca je Lukka

se vi volas bone ripozi
de via peza laborego
veturu al Lucca-murego
por sur ĝi promenante krozi

la urbo Lucca estas bela
kun luksaj maljunaj loĝejoj
ĉirkaŭitaj per cent preĝejoj
tamen religie ŝancela

aparteno al religio
estas privata utileco
stimulita per nostalgio

revenante al Lucca-muro
ne forgesu pri trankvileco
en la toskania kulturo


Zuriko, la 21-an de januaro 2018

» Florenco LUCCA Florenco