GRANDA FESTO ĈE LA MURO

Granda festo ĉe la muro
ĉiuj ĝojas pri futuro
ĉar Pordego Brandenburga
malfermiĝas en Berlin'

Nun ĉiuj muregaj ecoj
jam simbolas liberecon
jen fariĝis murŝtonetoj
memoraĵoj de Berlin'

Ĉi tie ofte ĉasas policist'
kaj tie ĉiam plendas pacifist'
sub ora suno ridas satanist'
kaj inter ili mi - aventurist'

Ĉi tie forte krias ŝovinist'
kaj tie vane traktas aktivist'
sub la fantomo larmas fatalist'
kaj inter ili mi - aventurist'


Berlino, la 10-an de decembro 1989

» Granda festo ĉe la muro

» Grosse Fete um die Mauer

» Sonetcikloj