Krakovaj Trumpetsignalistoj Ploroj de Patrino
     
 
Soneto katin-katinia*

majesto de l' morto nun ligas
polojn kun rusoj familie
kaŭzoj aspektas tragedie
pro tio forte motivigas

Katino sonas eĉ karese
sed ne estas besto amika
sed loko de l' murdo unika
l' nomo agas time kaj strese

post sepdek jaroj de la murdo
okazis nova katastrofo
fato - historia absurdo

nuntempan rolon de Katino
antaŭvidis nek filozofo
nek l' plej sperta aŭguristino


Zuriko, la 10-an de aprilo 2010
*Katyń - laŭ mia traduko esperante povas esti Katino aŭ Katinio, sed por profunde ekkoni la problemon, mi proponas rigardi la filmon "Katyń" de Andrzej Wajda