LONGTEMPE sonetnovemo

Jan Stanisław Skorupski

1 Soneto preskaŭ jubilea

mi skribis antaŭ sesdek jaroj
paske la unuan libreton
en ĝi mi metis poemeton
kun kromaj desegnaj deklaroj

mi dissendis ĝin al konkursoj
kiuj tiam multe aperis
ĉar tempo tiama oferis
liberon en ŝtataj diskursoj

nur unu konkurso fruktiĝis
por mi en la venka eldono
ĝuste mi tiel oktobriĝis

l' jaro mil naŭcent kvindek sesa
oktobre fariĝis sezono
por libera vivo karesa


2 Soneto verdpluma ordene

mi legis post preskaŭ dek jaroj
la biografioj de homoj
kiuj nun estas jam fantomoj
apud la ĉielaj altaroj

Josip Pleadin "Leksikono
pri esperantlingvaj verkistoj"
la libro por esperantistoj
mirigas aliajn je kono

ĉu vere? - la intelektuloj
ne kredas pri kvanto da verkoj
kun respekto venas spekuloj

eĉ se aŭtoroj malaperas
vortoj ne pereas en ĉerkoj
sed literaturon konkeras


3 Soneto pri volo por festi

ĉiujare en Ludiano
oni festas Tagon de Grotoj
ĉiam kun plenaj vinaj potoj
fremdul' estas familiano

insuloj apud Venecio
havas siajn proprajn folklorojn
festoj tie havas valorojn
ne nur por ilia socio

se iu venas de ekstero
ĝojas vigle kun indiĝenoj
neniu restas solitero

Le Vignole kaj Sant Erasmo
kun Torcello ne sur marĝenoj
sed meze de entuziasmo


4 Soneto kun mola principo

ĉiutage mi iras dormi
kun la dubo ĉu mi vekiĝos
pri tio se mi neniiĝos
neniu min povus informi

al mia domkuracistino
mi de tempo al tempo iras
pro tio ke mi ŝin admiras
ne pro la malsana inklino

"ofte promenu!" - mi promenas
"ne laciĝu!" - do mi ripozas
"eltenu!" - mi ĉion eltenas

mia spirito estas mola
kaj eltenema - mi supozas
ke ankaŭ ĝi restos petola


5 Soneto je popola volo

eĉ se volo aspektas arde
oni scias ke laŭ deziro
ne estas verkebla inspiro
ĝi venas al menso hazarde

ekzemple se iu idolo
de Svisa Popola Partio
falas perde al apatio
por popolo estas petolo

aŭ polaj PiSantoj se PiSas
sur ilia propra nacio
tiam inspiro ardon kisas

kaj helpas ĝustajn temojn modli
tre milde aŭ kun emocio
partianoj komencas jodli


6 Soneto pri esperantistoj

Esperanto estas utila
por klaĉi kaj esprimi ĝojon
sed ne por trovi vivan vojon
kiu okazas malfacila

tamen la ideo riĉiĝas
ĉar okazas ke agas sola
je uzo kvieta kaj mola
pro tio diskrete prestiĝas

se iu min angle demandas
mi tuj respondas esperante
ofte homoj reagon frandas

bedaŭrinde esperantistoj
konas la lingvon komencante
eĉ se ili restas persistoj


7 Soneto kun DADA-persvada

denove en teatro dada
ne kiel iam kontraŭarte
sed historie kaj bonfarte
por aktoroj akto parada

Marceli Słodki en programo
agis kiel rusa pentristo
eĉ se tiu pola artisto
en Auschwitz mortis - juda dramo

en la lokaj gazetoj laŭdoj
tute pravas ĉar la preparo
de la spektaklo estis pena

vivtragikeco apartena
kontrastis kun vigla separo
ĉiuj meritis je aplaŭdoj

» DADAo en sogar-teatro


8 Soneto poezie ferla

mi nun pripensas kiel tiam
la dekokjaraĝa junulo
alvenis al tiu spekulo
ĝis nun aktuala por ĉiam

mi dubas ĉu lupo sopiras
se jes hurle ne per silento
tempo de tiama momento
nun min al verkado inspiras

la dato tiam estis ŝerca
ĉar en la unua aprilo
petolo fariĝis ekzerca

dum mi skribas sur arbo merlo
miregon esprimas per trilo
donante komandon por ferlo


9 Soneto pri mia Vroclavo

Vroclavo en l' du mil dek sesa
estas la kultura ĉefurbo
de Eŭropo per la perturbo
kiu certe restos karesa

unuafoje en la vivo
mi vidis tute nudan paron
en ruinoj - postmilitjaron
plenumante en Vroclav-klivo

mi skribis l' unuan libreton
en vroclava vojewodio
tie mi lernis alfabeton

pri tio flustras SONETADO
vane ankoraŭ ne pri ĉio
je la esperanta agado

Zuriko, Pasko 2016


» Paske 1956 1985 2016
» Legado post multaj jaroj rememore