|
|
|
|
|
Soneto pri Andrée kaj Claude Gacond
iliaj mondoj estis etaj
sed ju pli etaj des pli gravaj
eĉ kosme almenaŭ enklavaj
kaj per valoroj amuletaj
ili zorgis duonjarcente
pri la esperanta ideo
pri dokumentado de kreo
farante ĉion diligente
grandegan dankon por la paro
kiu propran komunan vivon
oferis por esperantaro
korajn gratulojn kaj dezirojn
sanon forton ĝustan motivon
plurajn sukcesojn kaj inspirojn
Zuriko, la 17an de majo 2008
Romanco de La Chaux-de-Fonds
vortoj kaj muziko
Jan Stanisław Skorupski
kantas la aŭtoro
akompanas
piane Witold Czajkowski
violone Hubert Stokowski
|
|
|
|
|
Romanco de La Chaux-de-Fonds
Jes tiu vere estis mi
Kiu kisis viajn fingrojn
Sur iu pinto
De la Ĵurasmontaro
Memoru La Chaux-de-Fonds
Belegan bluan vintron
Min trovu en la kroniko
De la pasinta jaro
Memoru La Chaux-de-Fonds
Belegan bluan vintron
Min trovu en la kroniko
De la pasinta jaro
Jes tiu vere estis mi
Kiu trinkis ruĝan vinon
Kun la amikoj
En la montar-kabano
Memoru La Chaux-de-Fonds
Agrablan sunan spiron
Sopiros mi en muziko
Pri via milda mano
Memoru La Chaux-de-Fonds
Agrablan sunan spiron
Sopiros mi en muziko
Pri via milda mano
Aĥ jes ĉu vere estis vi
Vi flamigis la dezirojn
En la rebrilo de la ĵurasa roko
Memoru La Chaux-de-Fonds
La valojn kaj deklivojn
La sonoj de la kalikoj
Restos por mi alvoko
Memoru La Chaux-de-Fonds
La valojn kaj deklivojn
La sonoj de la kalikoj
Restos por mi alvoko
Romance de La Chaux-de-Fonds
Bien sûr, bien sûr que c’était moi
qui embrassais ta main tendre
sur une pente
des crêtes du Jura.
Rappell’-toi La Chaux-d’-Fonds,
l’hiver et son ambiance,
le ciel bleu et puis la danse,
nous deux, c’était si bon.
Bien sûr, bien sûr que c’était moi
qui buvais de la Dôle,
sous un toit d’ tôle
des crêtes du Jura.
Rappell’-toi La Chaux-d’-Fonds,
l’air vif nous faisait rire…
Mais aujourd’hui je soupire
en chantonnant ton nom.
Bien sûr, bien sûr que c’était toi
qui me bouleversais l’âme,
mettais en flamme
mon cœur sur le Jura.
Touché au plus profond,
chaque nuit je rechante
le désir fou qui me hante
de revoir La Chaux-d’-Fonds.
Traduction de l’ Esperanto
Claude Piron
La Chaux-de-Fonds, 22.12.1987
|
|
|
|
©2004 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com)
www.skorupski.com
design Kilu
|