MARSEJLO-2013

Soneto pri festa Marsejlo
 
Marsejlo invitis nin feste
pro la kultura ĉefurbeco
de Eŭropo kaj danĝereco
gazeta ne agis moleste

mastrino kun gastema rido
transdonis nin hejman ŝlosilon
neniu ĝenis idilion
suspira restis mara vido

vespere sirenoj kaj krioj
kun prezidento ĉe haveno
proklamis rajton pri varioj

ĝis nun venis kaŭzoj por ĝojo
kaj neniu spuro por ĝeno
de avara media bojo

Marsejlo, la 12an de januaro 2013


Soneto kun libromenuo

sur trotuaroj restas plumoj
disĵetitaj de fest-anĝelo
kiu nun vokas de ĉielo
demandante pri sociumoj

anstataŭ trovi kompromisojn
falsa demokratio sidas
kaj mondajn sociojn dividas
sen eta provo fidi svisojn

en LES ARCENAULX ni manĝas
je ege bongustaj menuoj
inter libroj kiuj nin tanĝas

malgraŭ pluvego ni promenas
por ke ne ekestu vakuo
senaga kiu ofte ĝenas

Marsejlo, la 13an de januaro 2013


Soneto pri suno kun vento

alvenis suno kun mistralo
kaj ni devis aĉeti ion
por ŝarĝi nian komputilon
trovi ĝin ne estis banalo

ĉiuj homoj estis helpemaj
sed en vendejoj mankis kabloj
por svisaj komputilaj stabloj
bagateloj restis problemaj

nun komputilo jam funkcias
mi povas skribi pri eventoj
kun tio pri kio mi scias

ni fartas en Marsejlo bone
kun ege simpatiaj sentoj
kaj eŭropa kulturo krone

Marsejlo, la 14an de januaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 fenestre

Soneto influa de vento

aŭskulti venton kiu hurlas
ne apartenas al ĝojeco
sed oni fartas je freŝeco
kun scio ke vivo sin kurlas

kiam mi navigis sur maroj
vento estis por mi utila
kaj senventeco eĉ enfila
ćar veloj pafis kun jaĥtknaroj

en esperanta himno vento
plenumas pozitivan rolon
sed ne sufiĉas venta sento

malantaŭ fenestro haveno
en kiu mi iam frivolon
travivis dum estis sereno

Marsejlo, la 15an de januaro 2013


Soneto pri haven-etoso

en malnovhavena kvartalo
de Marsejlo sur ĉiu strato
disiĝas kultura formato
arsenalo je idealo

kelkaj teatroj kaj opero
librovendejoj kaj salonoj
kun intelektulaj imponoj
ne ĉielo sed ne infero

etoso por velnavigisto
kaj pro internacia sento
tre taŭga por esperantisto

Esperanto en porta urbo
blovis iam laŭ himna vento
sed nun troviĝas en perturbo

Marsejlo, la 16an de januaro 2013


Soneto post brilo ombroza

post multaj tre agrablaj spertoj
alvenis ĉarmo de febleco
pro manko en ĉiutageco
je ordigado de ofertoj

ŝtuparo al malnovhaveno
gvidanta restas tre malpura
eĉ se ĝi aspektas kultura
kiel marsejla entrepreno

opero ankoraŭ fermita
oni ne scias kiel longe
(laŭ policisto demandita)

ni havas urbvojaĝbiletojn
aranĝitaj iom diftonge
oni devas kaŝi diskretojn

Marsejlo, la 17an de januaro 2013


Soneto vana sed kun larmo

ofte diras sento emana
ke mi skribas por skribi ion
finfine skribante nenion
tiam skribado restas vana

ĉe la bordo malnovhavena
balanciĝas boato vela
sed ĝia restado malcela
okazas parte abomena

ĉu estas jaĥt' de Nikodemo
Jasiński? - mi skribas la nomon
kaj ekscias pri lia morto

interretinforma ekstremo
mi vidas amikan fantomon
kun larmo mi pensas pri sorto

Marsejlo, la 18an de januaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 fenestre kaj promene

Soneto pri kulturneglekto

mi iam estis jam ĉi tie
sed tiam grava estis maro
ne haveno kun multŝiparo
kulturon mi taksis alie

diacritique - diakritsignoj
atestigas pri identecoj
laŭ diverslingvaj naciecoj
kaj ligiĝas forte kun dignoj

"Lodz Kaliska" sed ne "Łódź" pole
noto en marsejla gazeto
manko de kulturo - petole

ĝis nun mi ne vidis francnomon
skribitan sen signepoleto
neglekteco inspiras vomon

Marsejlo, la 19an de januaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 folklore

Soneto pri provencsanktuloj

teretaĝe de nia domo
disvastiĝas musée du santon
rekta traduko venas sen bon'
je vera sanktula sindromo

ni nomu ilin sanktulumoj
ĉar ili ne estas sanktecaj
devene revoluciecaj
kun tute laikaj vakumoj

preĝejoj estis detruitaj
do oni devis hejme preĝi
al formoj el pano lepitaj

en kaŝe konstruitaj kripoj
folklorvestaĵoj povis reĝi
ekestis tiel provenctipoj

Marsejlo, la 20an de januaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 vida ne elirante de la loĝejo dum la tuta tago

Soneto pri varma loĝejo

sur fotoj ne aspektas tiel
uze kiel en realeco
loĝejo - vera agrableco
nur en Marsejlo krom neniel

kiam mi promenas tra l' urbo
admirante kazon post kazo
mi revas pri loĝej-oazo
ĉar kaoso estas perturbo

ĉi tie mi fartas bonege
en tiu iam unu halo
dividita poste belege

ĉio komune - kuirejo
arkitektura idealo
salono dormejo banejo

Marsejlo, la 21an de januaro 2013


Soneto je ekzekutdatoj*

"libera kiel birdo" - frazo
ne eldonas la tutan veron
ĉar kaŝas liberan oferon
flugon al morto kun emfazo

mi konas stultulojn titolajn
sed imponas min modestuloj
kun simplaj do saĝaj moduloj
kiuj haltas murdojn frivolajn

devigado de grupa volo
finiĝas ofte per teruro
kaj kun sadisma aŭreolo

Ghandi kaj Solidarność montris
kiel socio per kulturo
ŝanĝis sistemojn kiuj hontis

Marsejlo, la 22an de januaro 2013

*La 21an de januaro antaŭ 220 jaroj estis ekzekutita per gilotino reĝo de Francio Ludoviko la XVI-a kaj antaŭ 150 jaroj la 22an de januaro ekflamiĝis Januara Insurekcio en Pollando

Soneto pri grandaj sanktejoj

preĝejoj de malproksimeco
aspektas kiel naskaj tortoj
impone - kun aliaj vortoj
troiĝas ilia grandeco

interne ili estas sombraj
eĉ se parte originalaj
kun bildoj riĉaj aŭ banalaj
malbone penditaj multnombraj

stratoj placoj eĉ stacidomo
per sankteco estas baptitaj
regas sanktuluma sindromo

en Marsejlo kaj en Provenco
sanktulumoj estas dungitaj
por sukcesoj en konsekvenco

Marsejlo, la 23an de januaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 sanktece

Soneto ĉe fama ŝtuparo

soneto fiksiĝis en menso
kaj tute ne volas foriri
ne timas - ĉiam volas miri
kontraŭon traktas sen kompenso

mi skribis jam iam romanon
dum unu tago kun vidintoj
kiuj drinkis je nazaj pintoj
observante mian skribmanon

mi tute ne emas konkuri
kontraŭ fantaziaj verkistoj
sed marsejlan ŝtuparon spuri

en la grandega sonetkvanto
kun malicaj kreoinsistoj
estas loko por Esperanto

Marsejlo, la 24an de januaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 je la fama ŝtuparo

Soneto mem sed por aliaj

homo povas mem organizi
por si mem ĉiutagan vivon
kaj por aliaj helpi drivon
se iu volas sin malkrizi

ne nur en Marsejlo sed ĉie
oni zorgas pri mastrumeco
kun senteca solidareco
ofice ofte iluzie

laboro organfundamenta
konata jam en historio
estas komune elementa

pro tio ŝtata centralismo
damaĝas malgraŭ eŭforio
municipoj - jen socisismo

Marsejlo, la 25an de januaro 2013


Soneto iom ekskrementa

Marsejlo estas dekorita
per hundaj fekoj ĉiuloke
slaloma promeno tre moke
devas esti ekvilibrita

kultura programo dekretis
ke fekfosado igas kriĉon
sed ankaŭ aŭguras feliĉon
mi ĝin ankoraŭ ne surtretis

interesa estas afero
ke hundoj ne estas videblaj
nur iliaj fekoj sur tero

ĉefurbeco ne ruiniĝas
artaj temoj ne estas feblaj
reciproke - ili fortiĝas

Marsejlo, la 26an de januaro 2013


Soneto kun hundmonumento

mi havis iam hundon viglan
por civitanaj milicistoj
estis hanto de ekzorcistoj
satano montris povon striglan

komisareja komandanto
siajn milicaglojn ordonis
alie ol mi lin proponis
ludi kun hundkomedianto

en Marsejlo la rememoro
alvenis pro la hundaj spuroj
sur trotuara kulturmoro

por Yeti hundomonumento
staros ĉe varsoviaj muroj
pro manko de hundekskremento

Marsejlo, la 26an de januaro 2013


Soneto skribita tagmanĝe

Dio tagmanĝas en Francio
en Marsejlo en "Les Acenaulx"
tie oni ne kuiras tro
multe sed ĝuste laŭ nacio

ni manĝas hejme teretaĝe
kun tri menuoj por elekto
"L'Abbaye" kuiras laŭ efekto
tre bonguste kaj avantaĝe

restoracioj jen montritaj
troviĝas inter multaj bonaj
ne ĉiuj estas tamen konaj

inter libroj manĝi pli gustas
kaj bonan etoson inkrustas
eĉ mensoj restas riĉigitaj

Marsejlo, la 26an de januaro 2013


Soneto je marsejla vido

antaŭ fenestro mi rigardas
jaĥtojn preĝejojn ĉe ŝtuparo
imagnavigante trans maro
sur mapo kiu fingrojn hardas

antaŭe mi certe ne sidis
ĉi tie eĉ dum momenteto
mi navigis sen interreto
kaj vojon per sekstanto vidis

nun mia tempo riverencas
eĉ se ne ĉio jam finiĝis
miaj eblecoj malfrekvencas

do mi povas skribi pri tio
kio sukcese realiĝis
antaŭ ol okazos nenio

Marsejlo, la 27an de januaro 2013


Soneto pri ne nur polecoj

postmilite homoj miksiĝis
regis lingvo literatura
por proletoj kiel natura
homoj dialekte eksiĝis

naciunueco fortiĝis
pereis analfabetismo
ne trovis grundon sovetismo
ĉar socio oportuniĝis

post falo de socialismo
civitanecoj dividiĝis
pro avida kapitalismo

kverelas "veraj" patriotoj
iliaj paroloj stultiĝis
preskaŭ kiel de idiotoj

Marsejlo, la 27an de januaro 2013


Soneto pri cirko reala

marsejla cirka festivalo
daŭras ĉiutage vespere
ĉe Nacia Teatro tere
okazas vigla klaŭna balo

socio estas tre miksita
oni aŭdas diversajn lingvojn
oni legas multlingvajn librojn
ofte homo fartas perdita

"je ne parle pas français" mi diras
kiam mi ricevas demandon
pri kiu mi tute ne miras

ĉi tiu internacieco
montras la ĉiutagan fandon
de la marsejla realeco

Marsejlo, la 27an de januaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 ĝojece

Soneto pri hejma restado

denove trapasis mi tagon
ne forirante de la domo
maluze de punkto kaj komo
mi skribe ekzercis imagon

vidindaĵo rekte la sama
turoj de preĝejoj kun suno
bastionaj muroj sen puno
sur maro mistralo ĉiama

la loĝejo estas komforta
krom tio por farti pli bone
helpas komputilo raporta

eĉ se mi restas izolita
menso volas agi ekkone
pri la mondo maltrankvilita

Marsejlo, la 28an de januaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 hejme

Soneto ŝtorma sub kranio

"Mizeruloj" de Victor Hugo
en marsejla teatro ŝokis
publikon kaj sentojn vokis
ankaŭ per muzikala fugo

"Tempête sous un crâne" - la titolo
"Ŝtormo sub kranio" - traduko
frapo al punto por eduko
malgraŭ tragedio petolo

nun sorto aspektas alie
socioj forigas mizeron
eĉ se ne estas idilie

pro tio oni povas ludi
per muziko kovrante veron
oni devas problemon studi

Marsejlo, la 29an de januaro 2013



Soneto SINJORO TADEO

rue Roger Brun 113 - jen france
marsejla adreso por poloj
ankaŭ por francoj kun petoloj
aŭ kun sombraj gustoj nuance

Agnieszka Grala en vendejo
nur kun polaj specialaĵoj
kun acidaĵoj kaj dolĉaĵoj
estas bongusta trezorejo

"Pan Tadeusz" - mi tuj aĉetas
ne estas la libro konata
sed vodko "Sinjoro Tadeo"

ne por drinki - zorgu - mi petas
nur por kuirado ŝatata
enhave mi miras pri kreo

Marsejlo, la 30an de januaro 2013



Soneto pri kunĵuranlando

mi kiel amiko de Dio
benata per dia humuro
pro inklino al aventuro
loĝas libere en Svisio

tie rekta demokratio
garantias por civitanoj
ke ili kiel kunĵuranoj
tuj povas decidi pri ĉio

kio okazas en la lando
dependas de la opinio
laŭ referenduma demando

diferencojn mi povas senti
per alilanda ironio
kaj pro ĝia sombro lamenti

Marsejlo, la 31an de januaro 2013


Soneto kun malpuriganto

per la aŭtobuso "okdek tri"
ni veturis tien kaj reen
kaj ekestis tre longa promen'
eĉ kun laŭda pri Marsejlo kri'

poste en hejmo mi ekvidis
iu disĵetis balaaĵojn
mi laŭte donis kontraŭaĵojn
sed la ĉifonisto insidis

baldaŭ venis kroma persono
kiu rigardis la fenestron
telefono post telefono

mi sentas min tute ofere
imagante mafian estron
kiu min pritraktas danĝere

Marsejlo, la 31an de januaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 kun danĝera situacio

Soneto profita tagmanĝe

evitas neglektojn profite
la dudek unua jarcento
odoras per la ekskremento
pro ideologioj spite

de tute diversaj vidpunktoj
eliras tiu fenomeno
eĉ sendepende de tereno
cerbumas pri tio adjunktoj

manĝo en LES ARCENAULX gustas
libroj mildigas apetiton
modereco menue rustas

malsane agas manĝegemo
se elvokas prestidigiton
alvenas psikoza problemo

Marsejlo, la 1an de februaro 2013


Soneto fine de Kristnasko

en Marsejlo tempo kristnaska
finiĝas per fest' procesia
okaze de Kandel-Maria
baldaŭ venos la rito paska

frue je la kvina matene
amaso kun verdaj kandeloj
aspektas kiel en fabeloj
iras manĝi ŝipkukojn bene

kiujn benas mem episkopo
en la plej maljuna bakeje
apud Viktoro - filantropo

al kiu bastion-preĝejo
laŭdas ĉar al loko havena
venis Maria Magdalena

Marsejlo, la 2an de februaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 kun la kandela procesio

Soneto pri perdita memo

legante gazetojn mi sentas
ke en Marsejlo mi perdiĝis
mia vivo splene stagniĝis
sed mi ankoraŭ ne lamentas

okazas manifestacioj
en kiuj mi ne partoprenas
ĉar mi el Svisio devenas
kun tute aliaj nocioj

"kalaŝnikov'" estis uzata
kaj avertas min indiĝenoj
"atentu - sorto estas fata"

ĝis nun mankas al mi koncertoj
daŭras mistralaj kantilenoj
vetero zorgas pri ofertoj

Marsejlo, la 3an de februaro 2013


Soneto por Bronko-nasktago

se ne ĉiuj interesiĝas
entute pri l' temo "nasktago"
tiam riĉiganta imago
malinterese disvolviĝas

Bronko Akcipitra (traduke)
mia kamarado juneca
okazis poeme apreca
kiel instruisto eduke

niaj vojoj iam disiĝis
li loĝas en eta vilaĝo
kaj estas malsana je aĝo

do estu sana mia kuzo
sen doloro kaj sen obtuzo
en Marsejlo vi renaskiĝis

Marsejlo, la 4an de februaro 2013


Soneto por Bronko-nasktago

se ne ĉiuj interesiĝas
entute pri l' temo "nasktago"
tiam riĉiganta imago
malinterese disvolviĝas

Bronko Akcipitra (traduke)
mia kamarado juneca
okazis poeme apreca
kiel instruisto eduke

niaj vojoj iam disiĝis
li loĝas en eta vilaĝo
kaj estas malsana je aĝo

do estu sana mia kuzo
sen doloro kaj sen obtuzo
en Marsejlo vi renaskiĝis

Marsejlo, la 4an de februaro 2013


Soneto pri milda libero

esti tute liberigita
de devigoj de atentado
de intereso pri ŝanĝado
de persona stato civita

en Berlin mi estis libera
sed mi ĉiam ion atendis
ĉar mi profite arton vendis
ekscite mi restis kolera

en Marsejlo mi vidas maron
tre maltrankvilan pro mistralo
sentante havenan remparon

restante nun ekster la mondo
mi zorgas nur pri la portalo
por granda internaŭta rondo

Marsejlo, la 5an de februaro 2013


Soneto pri surpriza kazo

en la gazeto artikolo
kun foto de l' granda skulpturo
"Davido" - antika futuro
impreso - miro kun petolo

ankaŭ rimarka fenomeno
ke mi rigardas la artaĵon
menso registras travivaĵon
nur pri arto ne pri deveno

post kelkaj tagoj mi eksciis
pri la nomo de skulptistino
ankaŭ ke ŝi estas polino

Dominika Griesgraber faras
belajn skulptaĵojn kiuj staras
tie kie mi emociis

Marsejlo, la 5an de februaro 2013


Soneto pri tagtagaj temoj

je l' sepa matene suĉiloj
purigis marsejlan ŝtuparon
dum ili forigis koŝmaron
tuj komenciĝis vodeviloj

katolikaj lernejoj havis
en la preĝejo Sankt-Viktoro
renkonton je mesa faktoro
tiu kazo junulojn ravis

en LES ARCENAULX la tagmanĝo
kiel ĉiam estis bongusta
florbrasikuma kaj langusta

Barbara iris al teatro
kuractemo por psikiatro
ne por mi ĉi tiu aranĝo

Marsejlo, la 5an de februaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 kun la kelktaga tagtageco

Soneto kun similaj verkoj

enuo prenas pozitivojn
en "Arte" portreto pentrista
Peter Dreher verke persista
pentras nur la samajn motivojn

mi trovis la analogion
al miaj fotitaj objektoj
kun similaj sente efektoj
aŭdante "li havas fobion"

la obstina amo al turoj
kiujn mi fotas ĉiutage
devenas de vivaj bravuroj

enhavo de antikvaj muroj
provokas laŭ formo image
al interesaj aventuroj

Marsejlo, la 6an de februaro 2013


Soneto de maro al maro

de tempo al tempo mi sendas
al amikoj poŝtkartojn - tie
la vivo kuras tradicie
eĉ se de tio ne dependas

inter multaj adresoj Rita
Grochocińska - profesorino
de Gdansko - la konatulino
pro la domo de ŝi luita

ŝi sendis por ni kristnaskkartojn
persono tragika pro amo
al morta edzo - vera dramo

mi pruvas rete verkajn partojn
inter Marsejlo kaj Sopoto
ne estos ligo pro komploto

Marsejlo, la 7an de februaro 2013


Soneto kun Tadeusz Kantor

al libro "...por kompreni polojn"
mi volis intervjui iun
kaj mi intervjuis neniun
ĉar li obeis diajn volojn

akompanis min du germanoj
Olav Münzberg kaj Wilfried Bonsack
bald mankis aero en torak'
pro mortkomunikaj rikanoj

veni al fiksita renkonto
kaj trovi nigran nekrologon
sur la domo estas konfronto

plie ol simpla disreviĝo
"Morta klaso" ricevis togon
por sanktulo Kantor prestiĝo

Marsejlo, la 8an de februaro 2013


Soneto pri marsejla arto

rigardante marsejlan arton
en muzeoj kaj galerioj
zorgu ne nur pri teorioj
sed flegu vian bonan farton

Marsejlo estas interesa
grandega centro por artistoj
bedaŭrinde esperantistoj
agadas laŭ formo regresa

en la telefonlibro mankas
en interreto antaŭ jaroj
por tiuj informoj mi dankas

senesperante mi revenu
al artistaj repertuaroj
kaj france pli bone komprenu

Marsejlo, la 9an de februaro 2013


Soneto pri murda idolo

antaŭ sepdek jaroj sotnio
de UPoA - feroĉaj hundoj
komencis agadon pri murdoj
amasaj al pola etnio

laŭ metodoj tiel teruraj
ke nenie antaŭ konataj
mortigi per hakiloj bataj
scipovis murdintoj obskuraj

oni tranĉis langon unue
por ke homo ne povus diri
al Dio veron pri banditoj

Stepan Bandera - la detrua
idolo - nun volas suspiri
pri li ukrainaj elitoj

Marsejlo, la 9an de februaro 2013

» Ukraina bandito Stepan Bandera estas laŭdata en Ukrainio per nomoj de stratoj kaj monumentoj

Soneto denove mistrala

en Marsejlo mi loĝas cele
penetri provencan kulturon
ankaŭ travivi aventuron
ĝis nun nur vento blovas bele

aliajn aferojn mi trovas
hazarde sen iu informo
por komuniko mankas normo
eventojn mi plani ne povas

ekzisto de kazo al kazo
en la konstanta hazardeco
inspiras de frazo al frazo

de "Sinjoro Tadeo" fazo
venas la krea kuraĝeco
kiu trairas al ekstazo

Marsejlo, la 10an de februaro 2013


Soneto roze multkultura

neniu marsejlano povas
diri ke li estas denaska
genealogio fiaska
konstantan migradon forŝovas

jam la dua generacio
havas problemojn pri deveno
sed ĉe iu ajn entrepreno
ne estas grava tradicio

de grekaj tempoj ĝis hodiaŭ
en Marsejlo ofte ŝanĝiĝis
preskaŭ la tuta loĝantaro

multkultura repertuaro
je roza lundo progresiĝas
kaj ĝin katoj konfirmas per "miaŭ'"

Marsejlo, la 11an de februaro 2013


Soneto por karnavalfino

Venecio karnavaliĝas
Marsejlo restas en trankvilo
ne per balo sed per babilo
karnavala tempo finiĝas

ni klaĉis ke al Venecio
venos ni fine de aŭgusto
Regata Storica - afusto
sur Biennale laŭ tradicio

nun mi sentas ke pri nenio
mi skribas laŭ frua premiso
iom arto iom manio

doni mizeron por riĉuloj
jen ideala kompromiso
ne preni saĝon de stultuloj

Marsejlo, la 12an de februaro 2013


Soneto por cindra merkredo

strange ke en la roza lundo
kaj ne en la cindra merkredo
la papo informis sen pledo
pri sia rezigno kun grundo

mi skribis pri li ĉe komenco
de lia servo - nun mi skribas
ke li sin turmentojn prohibas
publike kun ĝusta intenco

memvole - ne dubu pri tio
ekestas tiamaniere
sensacia biografio

kun meritoj sur longa listo
kompromisema tre fiere
intelektulo kaj artisto

Marsejlo, la 13an de februaro 2013


Soneto festa pro dudeko

dudek jaroj estas tre multe
tamen ankoraŭ ne sufiĉas
melodia tempo kapriĉas
en nia paro ĉiam kulte

nun en "Les Acenaulx" okazas
la jubilea vespermanĝo
estas valentena aranĝo
inter libroj amo ekstazas

mi volis antaŭ dudek jaroj
reen veturi de Zuriko
sed haltis min ama fortiko

mi restis tute sen preparoj
detaloj bezonas diskreton
kompreneble ankaŭ sekreton

Marsejlo, la 14an de februaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 tagtage valentena

Soneto pri grandaj muzeoj

ĝuste en ĉefurbo kultura
de Eŭropo la gravaj kreoj
rilatas al grandaj muzeoj
temo iama kaj futura

krom la valoroj historiaj
atentigas nin sen hezito
la ekspozicia kvalito
kun grandiozecoj variaj

en muzeo de poezio
juna gardisto sendecide
vendis nin du librojn avide

en la efekta finezio
Marsejlo kun sap-hocki-klocki*
fartas pli bone ol Zabłocki

Marsejlo, la 15an de februaro 2013

*la pola proverbo "wyszedł jak Zabłocki na mydle" - "eliris kiel Zabłocki sur sapo" - signifas alivirte "bankrotis"

Soneto kun fastrememoro

mi konis du polajn primasojn
aŭ ili kun mi konatiĝis
sed pro tio mi ne prestiĝis
havante etajn embarasojn

unu primaso min kritikis
malgraŭ ne estis mia ŝuldo
ĉar amiko zorgis pri muldo
kiu min en faston implikis

dummilite li heroiĝis
poste gvidis artajn bazarojn
tie mi vendis juvelarojn

tiam ni por ĉiam disiĝis
dum li elmigris al Svedio
mi tra Berlino al Svisio

Marsejlo, la 16an de februaro 2013


Soneto pri ekspono F1

Mediteraneon eksponi
ne estas facila afero
Marsejlo je ĉemara tero
decidis kulturon proponi

oni eldonis katalogon
kun alta artista nivelo
de kiu kultura koktelo
inspiras pezan dialogon

de fenic-tempo ĝis la nuna
io dividis io ligis
popolojn - sorto estis puna

tamen akvo agis rilate
per moroj ĉebordaj instigis
markomunecon sentraktate

Marsejlo, la 16an de februaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 je la ekspozicio J1

Soneto proverbe utila

iam ofte mi aŭdis frazon
ke ĉiu havas siajn mondojn
akceptante nur tiujn rondojn
kiuj povas krei emfazon

ne iru tien kie fremda
etoso fariĝas envia
ne ŝovu nazon al ne via
rolo kiu estas ofenda

tiuj aŭ aliaj proverboj
estas ŝatataj oportune
precipe je trankvilaj cerboj

marsejla ŝtuparo nun brilas
vetero aspektas aŭtune
tamen per bonfarto utilas

Marsejlo, la 17an de februaro 2013


Soneto pri mevoj solene

mi skribis la soneton pole
sed esperante mankas senco
ĉar la konkluda konsekvenco
povas aspekti tro petole

"mewa" pole - genro femala
virina masklo sonas strange
tiel mi "mew" elpensis slange
esperante "mevo" normala

en Viktor-preĝejo orgene
koncertas Patrick Geel kaj mevoj
aŭdas lin streĉe kaj solene

marsejlaj mevoj flugas sole
zurikaj en grupoj kun nevoj
en ambaŭ medioj frivole

Marsejlo, la 18an de februaro 2013


Soneto pri manĝo en L'Estaque

pola lingvo kaj Esperanto
kun ili mi fartas tre bone
aliajn lingvojn malplikone
mi uzas nur kiel vaganto

artista loko nin instigas
sciante ke Sinjoro Dio
certe tagmanĝas en Francio
en L'Estaque ni tion certigas

mi ofte ripetas la frazojn
pri manĝo ĉar estas kulturo
kaj antaŭ ĉio aventuro

artistojn provokas emfazojn
kun Cézanne Macke Monticelli
Braque Renoir ni povas veli

Marsejlo, la 18an de februaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 kun tagmanĝo en L'Estaque

Soneto pri kaŝo per lingvo

Esperanto pri si atestas
ke la lingvo mem disvolviĝas
sed poste ankaŭ ruiniĝas
se uzon sektismo molestas

"ne krokodilu" - sen efekto
agadas tute reciproke
kaj por komencantoj provoke
avertas pri paŝo al sekto

kun la lingvo mi fartas bone
ĉar ĝi estas internacia
mi kaŝiĝas en ĝi impone

Samuel Pepys skribis sekrete
lia taglibro aŭtarcia
malkovrita agas profete

Marsejlo, la 19an de februaro 2013


Soneto pri afabla moro

ni ĉie sentas afablecon
eble afableco sentas nin
ĉi tiu lando kondukas sin
per moro amanta helpecon

CAFE DE L'ABBAYE en la domo
en Les Goudes LA MARINE havena
ĉie sinteno indiĝena
agas kore "homo por homo"

ĉe la aŭtobusa stacio
haltis aŭto "bonvolu venu"
mastrino de restoracio

al Marsejlo ŝi nin transportis
"dankon profite entreprenu!"
mi tuj la komplezon kolportis

Marsejlo, la 19an de februaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 kun ege afabla moro de gemarsejlanoj

Soneto kun sonetistiko

se iu skribas nur sonetojn
tiu nomiĝas sonetisto
sed la fako mankas sur listo
oni mencias nur poetojn

ŝajnas al mi - eble erare
ke mi estas sur l' mondo l' sola
sonetisto tute memvola
konstante kaj eĉ lapidare

se iu havas sonetdignon
mi ligus kun li tuj kontakton
mi petas - donu al mi signon

sonetistiko estas sfero
aŭ domeno portanta fakton
pri sonetesplormaniero

Marsejlo, la 20an de februaro 2013


Soneto pri Calanques-klifaro

la mediteraneaj fjordoj
Calanques - franca plurale
kalkaj montetoj vertikale
zumas per mistralaj akordoj

la detaloj pri travertino
en ĝustaj gvidlibroj troviĝas
mi precipe interesiĝas
pri travivaĵa determino

oni zorgu ekologie
pri tiu natura miraklo
kiu instigas min magie

perpiede atingu klifojn
permotore venas obstaklo
ne forgesu grimpajn signifojn

Marsejlo, la 20an de februaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 kun ekologia zorgo pri Calanques - miraklo de naturo

Soneto por akvoprotekto

admiru akvoesplorantojn
oceanoj maroj riveroj
kaj lagoj decidas pri sferoj
kiuj subtenas vivdonantojn

Mediteraneo ĉirkaŭe
de Marsejlo aspektas pure
ankoraŭ pure sed future
ne povas aspekti kontraŭe

pro tio eŭropa kulturo
devas zorgi pri protektado
de riĉa marsejla naturo

memoru dum festaj bankedoj
ke ĉiam sana akvumado
utilas pluen ol uedoj

Marsejlo, la 21an de februaro 2013


Soneto prenita de sorto

por vivo estu interesa
mi volis esti proletulo
sed mi ekestis volontulo
pri kio? pri ĉio progresa

sed ne ĉio efektas bone
mana laboro min nobligis
mensa laboro solenigis
tamen ne sufiĉe impone

mi laboris en glasfandejo
ankaŭ en subtera minejo
kaj mi volus ankoraŭ plugi

anstataŭ kiel ĝis nun flugi
en Marsejlo mi konvinkiĝis
ke sorte mi jam maljuniĝis

Marsejlo, la 22an de februaro 2013


Soneto raspa pri Francio

mi montras politikan temon
Marine Le Pen francoj admiras
francan socion ŝi disŝiras
kreante eŭropan dilemon

post la trihora disputado
oni vidas ke ne enhavo
konvinkas sed raviĝa pravo
de forta mano je regado

tridek kvin procentoj da francoj
subtenas Marine Le Pen brave
kun patriotismaj nuancoj

sed nuntempa patriotismo
vokanta "vive la France" kartave
estas danĝera naciismo

Marsejlo, la 23an de februaro 2013


Soneto pri la ĝusta tempo

en ĝusta tempo ni ekloĝis
en Marsejlo - l' urbo ŝanĝiĝas
al simplaj homoj proksimiĝas
pro kalkulo sumoj ekbroĝis

sur bulvardoj nur perpiede
parte sub spegula tegmento
kun internacia prezento
hospitalo - hotelo cede

Palais du Pharo - kongrescentro
aspektas denove impone
Palaco de Faro - brulventro

pro falstraduko ĉar "lumturo"
anstataŭ "faro" - eĉ miskone
tamen ĝi lumas por futuro

Marsejlo, la 24an de februaro 2013


Soneto adiaŭas papon

papo Benedikt' la Deksesa
salutis pole portugale
kompreneble ankaŭ itale
lia lingvo estis forgesa

ĉu tiu lasta papa gesto
atestas pri liaj rilatoj
al frazoj pri diversaj papoj
komprenataj kiel molesto?

mi ripetas la opinion
ke papa rezigno praviĝas
en la mondo ŝanĝas nenion

multfoje estis "ESPERANTO"
videbla sed nun ne troviĝas
dum mesoj - ĉu laŭ vakuanto?

Marsejlo, la 24an de februaro 2013


Soneto pri gajnaj avertoj

mevoj per flugiloj ne svingas
kaj flugas kontraŭ aŭ kun vento
laŭ la simila movimento
veljaĥtoj la celojn atingas

pensante pri tio en lito
mi ekaŭdis timan kriadon
unue sentis mi sonĝadon
virinon atakis banditoj

disvastigu la informadon
ĉar rabaj kazoj ripetiĝas
averto eksludas savadon

oni devas krimulojn foti
tiam ili ankaŭ timiĝas
polico povas ilin noti

Marsejlo, la 25an de februaro 2013


Soneto zorganta pri sano

denove iom pri manĝado
bongusta koturno kun pizoj
entute sen grandaj kotizoj
tre ĝuste por malgrasiĝado

mankas manao de ĉielo
por sveltiguma kuracado
helpas restoracia grado
kun naturaĵoj kaj mielo

tiu ne estas nur sukero
laŭ multaj dietoferantoj
sed ankaŭ biopolimero

poste nepra estas promeno
dum kiu okazas dekantoj
la plej taŭge ĉirkaŭ haveno

Marsejlo, la 26an de februaro 2013


Soneto sen komunikado

mankas ligo kun interreto
tio estas neeltenebla
stato ĉar fluas tempo febla
kaj povo restas sen obĵeto

malgraŭ kelkaj retaj eblecoj
ĉiuj rompiĝis tuj subite
sen averto kaj diskredite
por internaŭtaj kolerecoj

paciĝu! - diras prudenteco
vi vivis iam sen anoncoj
kun tre simpla komunikeco

tiam perpieda soleco
devige zorgis pri prononcoj
por najbaroj per afableco

Marsejlo, la 27an de februaro 2013


Soneto de Urban-portalo

la papo Urbano la Kvina
venis de Sankt-Viktor-preĝejo
proksime de nia loĝejo
troviĝas lia pordo tina

mi mencias pri tio tiam
kiam nuna papo prestiĝas
ĉar li brave emeritiĝas
ĝis nun l' kazo estis neniam

apud sanktejo mi rimarkis
ke homoj en balaaĵaro
forĵetitajn manĝaĵojn sarkis

en la ĉefurbo de kulturo
miksiĝas mizera amaro
kun la papa emerituro

Marsejlo, la 28an de februaro 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 kun ĉiutagecaj okazintaĵoj

Soneto por Bandita Tago

krimulo ne volis forlasi
prizonon - petis pri restado
en Marsejlo krimkamerado
volis lin per pistolo ĉasi

li tamen estis forĵetita
kaj kiel li supozis frue
lia kaŝo ne daŭris plue
ĉar li estis venĝe murdita

inter krimuloj reguligo
ne rilatas al ĉiuj homoj
sed nur al sociaj fantomoj

Polio festas sen hezitoj
Tago de Damnitaj Banditoj
laŭ patriotisma intrigo

Marsejlo, la 1an de marto 2013



Soneto kun marsejla speco

en Marsejlo bouillabaisse manĝi
apartenas al konvencio
preskaŭ ĉiu restoracio
scipovas fiŝan supon ranĝi

jes ranĝi eĉ kelkfoje ŝanĝi
diversajn fiŝojn laŭ kuiro
por ke venu fiksita miro
je gustumado ŝerce tanĝi

sekretojn havas dommastrino
kaj kuiristo kiuj scias
sed pri preparoj ne mencias

Le Cirque estas pro fiŝoj fama
krom tio loko panorama
tentas supren al Virgulino

Marsejlo, la 1an de marto 2013


Soneto malferma de l'ombrière

Chopin ne povus krei arton
sen Elsner - lia instruisto
el sortkazo venas artisto
plimulto ne atingas starton

inter starto kaj malsukceso
aperas tre gravaj dependoj
kiel propraj talentaj vendoj
transformiĝas al scenekscesoj

en Marsejlo brilas tegmento
ĝi montras inverson intime
en Eŭropo rara evento

Chopin ne povus tie ludi
lia ludo sonus pavime
Norwid pri tio volis studi

Marsejlo, la 1an de marto 2013



Soneto post polica veko

nur unu horon daŭris ludo
l'ombrière tradukante ombrumo
aŭ ombrumaĵo - malfermumo
fariĝis raraĵo por sudo

estas vere bela tegmento
spegulitaj homoj ne kredas
ke ili sur spegulo sledas
inverse - jen spita momento

por honorigi okazaĵon
ni promenis al "Les Acenaulx"
por gustumi bonan manĝaĵon

bouillabaisse - marsejla fiŝsupo
kiel ĉiam tro multe... tro...
memore pri matena hupo

Marsejlo, la 2an de marto 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 kun l'ombrière-inaŭguro

Soneto pri perdita tempo

Charles Aznavour min kortuŝigis
per voĉo kiu jam rompiĝis
sed li tamen vigle moviĝis
dum forpasintojn memorigis

televida programo kante
pri kantoj de jam ne vivantaj
kaj en tradicio ŝatantaj
estis gvidata elegante

mi bedaŭras pro reenpaŝo
oni diris pri mi "kantisto"
ne demandante pri voĉkraŝo

tiama tempo jam perdiĝis
kantisto estas sonetisto
decido per vortoj riĉiĝis

Marsejlo, la 3an de marto 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 ĉar ĈIU ESTAS ARTISTO

Soneto - 1956

en Marsejlo aktualiĝas
l' frazo "ĉiu estas artisto"
optimisto kaj pesimisto
en diversaj lokoj troviĝas

malgranda vilaĝo Księżyce
ĵus en Malsupra Silezio
faris grundon por tiu scio
antaŭ multaj jaroj notice

la libron tiam eldonitan
iu ŝtelis sed mi ripetis
la tezon en Berlin' germane

tiu vero sonas profane
artisto mizere vegetis
verkante arton inspiritan

Marsejlo, la 4an de marto 2013

» Inter miaj libroj sur la dua kovrilpaĝo skribitaj versoj: "ĉiu estas artisto - sed ne ĉio estas arto - ĉio estas poezio - sed nur malmultaj estas poetoj"

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 kun printempaj logoj

Soneto teda sed malkreda

oni starigis liceanon
ĉe l' funebra Stalin-portreto
sed juna emo al rideto
faris malintencan profanon

li forlasis groteskan lokon
pedagogia kolektivo
decidis pri lia derivo
ĝis nun sentas li tiun mokon

mi legis nun kaj eĉ ne kredas
ke ĵus la samaj pedagogoj
agadis kontraŭ komunismo

mi pardonpetas ke mi tedas
en Marsejlo printempaj logoj
konscion mordas heroismo

Marsejlo, la 5an de marto 2013


Soneto laŭ strika vetero

ne venis obskura vetero
kiel aŭguris gazetaro
pluvis sed ne estis koŝmaro
inverse - milda atmosfero

okazas manifestacio
ĉar por homoj ne ĉio plaĉas
eĉ se politikistoj klaĉas
nur pri malpeza frustracio

strikas skiparoj de haveno
kaj vartolernejpersonelo
kun propra nutraĵentrepreno

sesdek tri milionoj kostis
la spegultegmento dum celo
de plilaborigado frostis

Marsejlo, la 5an de marto 2013


Soneto kulturdetermina

la triono de loĝantaro
en Marsejlo vivas sub normo
de ekzisto en tiu formo
kiu navigas al koŝmaro

oni scias ke malsatulo
fariĝas ofte agresiva
kaj en efekto recidiva
haltas lin neniu postulo

mizero videbla sur strato
kontrastas ĉiam kun sloganoj
plaŭdantaj je radiko "frato"

se skipon formas mizeruloj
tiam ŝipon stiras ne manoj
sed ventroj sen ankraj haltujoj

Marsejlo, la 6an de marto 2013


Soneto sen marsejla timo

ni tute ne havis okazon
pruvi ĉu kriminalenhavoj
de Jean-Claude Izzo estas pravoj
aŭ ĉu li prenis nur ekstazon

ankaŭ gazetaj artikoloj
kun avertoj pri banditismo
okazis nur iluziismo
ĉie estis afablaj skoloj

indiĝenoj ankaŭ avertis
"ne iru tien..." - sed ni estis
kredu - neniu nin molestis

Yann Letestu pentras por devo
studi pejzaĝon - flugas mevo
kriante "mi ĉion invertis"

Marsejlo, la 7an de marto 2013


Soneto kompatas virinojn

virinoj en tempo de krizo
portas ĝian pezan efekton
dum viroj nur montras afekton
revante pri dolĉa surprizo

en Marsejlo estas videblaj
danĝeraj virindependecoj
pro turpaj viraj voluptecoj
kiuj rezulte restas feblaj

ankaŭ en kelkaj religioj
virinoj estas nur aldonoj
al viroj tute sen admonoj

brutalaj ideologioj
virinajn rajtojn malrespektas
kaj Virinan Tagon neglektas

Marsejlo, la 8an de marto 2013

» Marsejlo - la ĉefurbo de eŭropa kulturo 2013 kun diversaj malkovroj

Soneto espera por daŭro

Marsejlo posedas raraĵojn
tamen mi ne pri ĉiuj skribis
ĉar mi ne velojn ofte gibis
sed "Les Acenaulx"-bongustaĵojn

du monatoj pasis rapide
por mia edzino Barbara
tiu tempo estis prepara
por nova sezono valide

Marsejlo vekos rememorojn
afableco de marsejlanoj
alplezurigis niajn korojn

de Françoise Sur la loĝejo
kun mirakloj pro uraganoj
estas tre komforta gastejo

Marsejlo, la 9an de marto 2013

DAŬRIGO EKESTOS