Al fin' ĉio, dank' al Dio...

Dian kaŭzon mi devas preni, ĉar alie mi ne povus klarigi la fakton, ke post la okhora malfacila operacio en la zurika hospitalo, tuj post vekiĝo, mi skribis soneton kaj aldone mi surbendigis la radian elsendon.
La unuan soneton mi skribis la 1an de januaro 1995 en Venecio kaj poste senĉese ĝis la lasta tago de 2006 jaro, 12 jarojn, ses jarojn en la dudeka kaj ses jarojn en la dudekunua jarcento, ĉiutage du sonetojn, ofte pli multe, en diversaj, eĉ ekstremaj vivaj situacioj. Ne estas kroniko pri miaj dek du jaroj de mia vivo, sed nur parte spontana priskribo pri kazoj kaj personoj, kiuj min ekinteresigis. Tamen, ne ĉiam estas miaj opinioj pri tiuj eventoj, eĉ se mi prenas respondecon pri miaj vortoj, alie – ne aliaj ŝuldas pri malbonaĵoj de la mondo, sed mi pri miaj priskriboj plene responsas.
Ekestis ciklo de 8784 sonetoj, en du lingvoj, en la pola kaj en Esperanto, sed ne estas tradukoj de unu al la dua lingvo (en tiu ciklo ĉiuj estas superjaroj, ĉiu februaro estas 29-taga). Parto de la ciklo estis jam eldonita libre, sed granda parto de sonetoj ne eniĝis pro la kondiĉo, ke oni povis tage enhavigi nur unu soneton. La ciklo de sonetoj posedas kaŝitan ordon, ĉar oni povas legi ĝin en jaroj horizontale kaj en monatoj vertikale, pro tio ĝi estas jam finita, ĉar unu jaro ne havas ja dek tri kaj pli monatojn. Libro de sonetoj SONETADO estis pripensita nur por interreto kaj nur tiel estas eldonita; aliajn eldonojn mi ne antaŭvidas.
En mia poezio mi postiras antikajn poetojn, tio signifas, ke ĉio, kion mi verkas estas kantebla kaj eĉ se mi parte deklamas miajn poemojn, ili ankaŭ taŭgas por ilin kanti. Ĝuste pro tio ili ne povas esti tradukitaj al aliaj lingvoj, ĉar miaopinie ili estas maltradukeblaj. Mi elpensis tial sonetoidon, literaturan formon, je kiu oni povas miajn sonetojn traduki, konservante enhavojn sen rimoj.
Oni povas miajn poemojn kopii por persona uzo, sed oni ne povas ilin publikigi.
Mi revenas al la komenco de mia komentario, ĉar la ekeston de tiu ciklo da sonetoj oni povus klarigi kaj demonstri racie, sed kial? Poezio ne estas racia, ĝi estas spirita. Mi ankoraŭfoje diras, ke mi finis ĉi tiun ciklon da sonetoj dank’ al Dio, kaj ankaŭ dank’ al ĉiuj bondeziremaj homoj, kiuj havis paciencon kaj volis ilian scion kun mi dividi, donante interesajn konsilojn.
Dankema

Venecio, la 31an de decembro 2006

» Mia vortaro post longa uzado