HODIAŬ ESTAS MIA NASKIĜTAGO


filozofie
frat' serĉas fraton
ĉiam fobie
truka kortuŝo
alian flankon
putra kunfuŝo

Aujourd'hui c'est mon anniversaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

silentas voĉoj
tero laciĝas
sen gut' de roso
ne estas verdo
brakoj kruciĝas
jen nia perdo

Aujourd'hui c'est mon anniversaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

dezerto flamas
birdoj ne trilas
fajro tre dramas
ŝvelas kanonoj
steloj ne brilas
venas fantomoj

Aujord'hui c'est mon annivesaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

haltintaj gestoj
lasta scenejo
mutaj protestoj
kapo tirana
hienhurlejo
prezo humana

Aujourd'hui c'est mon anniversaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

lasta pafado
majstra ĉapelo
mola balado
granda ruino
en la kastelo
jen homa fino

Aujourd'hui c'est mon anniversaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

ŝtono ornamas
lumas aŭroro
amaso bravas
suno vekiĝas
polenas floro
beboj naskiĝas

Aujourd'hui c'est mon anniversaire
Hodiaŭ estas mia naskiĝtago

Jan Stanisław Skorupski
Berlin, la 18an de julio 1991