POSTTEMPE sonetnovemo

Jan Stanisław Skorupski

1 Soneto pri unu PiSujo

mi ne volas plu skribi pole
tiu ĉi bedaŭra decido
aspektas kiel suicido
sed mi pritraktas ĝin petole

PiSoj estas kontentaj certe
ĉar se malaperas kritiko
tiam eŭforias kaciko
kaj PiSujo fartas inserte

sur la mondo troviĝas pecoj
kiujn mi ankoraŭ ne tuŝis
mi zorgos pri tiuj eblecoj

PiSejo odoras malbone
pro tio ke ĝi povon fuŝis
oni ignoru ĝin admone

Zuriko, la 10-an de januaro 2016

2 Soneto pri ekstrema PiSo

la pollanda partiaĉeco
aspektas malbonkariere
por la nacio tre danĝere
ĉar malaperas libereco

amason oni povas miksi
kaj popolo ne ĉiam pravas
partiaj promesoj ne savas
sed povas la potencon fiksi

la unupartia sistemo
ekzistas en Nordkoreujo
kiel politika ekstremo

ĉu Pollando strebas simile?
ankoraŭ ne sed certe PiSujo
emas ekstremiĝi samstile

Zuriko, la 16-an de januaro 2016

3 Soneto denove pri PiSo

dum Mondtago de Emigrantoj
papo Francisko ilin gastis
PiSuloj la temon prokrastis
PiSis televidparolantoj

Pollando spiras nun PiSade
spite al aĉa PiSaneco
disvolviĝas kontraŭa speco
traktata de PiSoj degrade

Vroclavo ekestis ĉefurbo
kultura kaj PiSa ministro
zorgis parole pri perturbo

laŭdis PiSan demokration
profesoro tamen filistro
ĉar li reprezentis PiSion

Zuriko, la 17-an de januaro 2016

4 Soneto PiSa vitriole

post tristo alvenas konsolo
se agas nacia burlesko
tuj fariĝas de ĝi grotesko
alivorte PiSa petolo

PiSuloj agadas rapide
ili PiSas en pantalonojn
dum longe okupas salonojn
cerboj fartas hemoroide

dudaismo estas efekto
ideologie danĝera
pro PiSe nacia elekto

dadaismo estis frivola
kaj por asocioj leĝera
por PiSoj restas vitriola

Zuriko, la 18-an de januaro 2016

5 Soneto kun PiSa teruro

"se iun ne estas kun ni do
tiu estas kontraŭ ni" diras
PiSantoj ripete kaj miras
pri alie pensa likvido

gePiSuloj regas per timo
ĉar homoj scias ke hazarde
venos PiSisto kaj brankarde
portos ilin al senesprimo

alie al senlaboreco
neniu povas kontraŭstari
ĉar ne estas leĝa ebleco

PiSaĉoj śanĝis tre rapide
leĝon por aliajn separi
kaj PiSulojn lasi valide

Zuriko, la 19-an de januaro 2016

6 Soneto pri PiSa deklaro

Eŭropa Unio pritraktis
PiSulinan voĉon hezite
kun trankvilo tute ne spite
al deklaro kiu baraktis

tamen Eŭropa Parlamento
organizante la sesion
pri PiSujo faris mencion
ke daŭras PiSuma fermento

dudaismo al dadaismo
proporcias simile kiel
pesimismo al optimismo

PiSantumo ne estas ŝerco
ĉar socie aspektas tiel
rigore brutala ekzerco

Zuriko, la 20-an de januaro 2016

7 Soneto kun onklino Franja

familianoj emas fuŝi
ĉar mia amata onklino
estis ja dufoje edzino
kiel ŝi devas tombe kuŝi?

du edzoj - ambaŭ simpatiaj
l' unua polickomandanto
la dua riĉa elmigranto
kaj ambaŭ sortoj tragediaj

onklino Franja forspitante
malfeliĉon traktis humure
eĉ se vivo fluis terure

ĝuste PiSintecon serĉante
mi malkovris ne ŝian nomon
sur la tombo sed idiomon

Zuriko, la 21-an de januaro 2016

8 Soneto uze de PiSganto

konatulo venis por vidi
kiel funkcias la kanapo
tute simple per mova klapo
oni povas dormi aŭ sidi

li proponis al ni aĉeti
aerhumidigaparaton
kaj nun ni purigas ŝimvaton
sur muroj por ke ne obĵeti

ni eĉ forgesis pri PiSantoj
sed aperis analogio
al PiSa ideologio

perforte kultivi nacion
kaj preme ripari socion
de PiSa ŝimo per PiSgantoj

Zuriko, la 22-an de januaro 2016

9 Soneto dadadudaisma

sociajn malfeliĉojn verkas
amasoj ne individuoj
de ideologiaj truoj
kiuj mensogpromese sterkas

ideo en impetdisvolvo
ligiĝas ĉiam kun komplekso
ideologia kodekso
strebas al ribeliga solvo

tiel ekestas partiaĉoj
ekzemple l' pola PiSantaro
kun amasnaciumaj klaĉoj

se demokratio dividas
naciojn - alvenas koŝmaro
homo kontraŭ homo insidas

Zuriko, la 25-an de januaro 2016


» Legado post multaj jaroj rememore