Portalo de Plezuro
     
Paske (Foto Andrzej Skorupski)

Silento

mi estas vundita arbo
en la majesto de trankvileco
mi kantas sopiron de lupo
neniu aŭdas

Jan Stanisław Skorupski
Księżyce, Pasko 1956

Aĉeti sinonimon de arto

En la komercmagazeno la juna virino demandas
- Ĉu feliĉo estas sinonimo de arto?
- Oĥ jes kompreneble
- Kie estas la fako de feliĉo?
- Ho tie inter la fako de paniklaj korboj
kaj la fako de paskaj leporetoj
- Kaj kie estas la fako de volupto?
- Ho tie inter la fako de vitraj birdetoj kaj elefantoj
kaj la fako de marcipanoj kaj patkukoj
- Dankon mi venos iam kaj aĉetos ilin pagoparte
- Oĥ feliĉo daŭras mallonge
pli bone estas pagi tuj per kontantaĵo
- Mi pagos per la ĉeko de sopiro
kun la unuoj de domaĝo

Jan Stanisław Skorupski
Berlin, marto 1985