Portalo de Plezuro
     
Printempa miro (Foto Jan Stanisław Skorupski)
Soneto por printempe miri

vintro ne scipovas foriri
malaperas kaj tuj revenas
tegmentoj blankan neĝon tenas
printempe oni povas miri

en marto alvenas nomtagoj
de poloj plezure festataj
kiel naskiĝtagoj ŝatataj
kaj pereas frostaj imagoj

oni flegas homajn kontaktojn
dum festoj krom bonega manĝo
aprobas aŭ kontraŭas faktojn

anĝelo en nia fenestro
ludas violone pri ŝanĝo
kiun preparas ĉielestro

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 11-an de marto 2010



» Sonetciklo pri diversecoj