Soneto_Casanova-fako

Paĝo | 1 |


 

Soneto - Casanova-fako

 

spionon oni tuj ekkonas

multe diras sed pri nenio

kaĵolas laŭ flataĉmanio

kiu malagrable rezonas

 

mi konis similajn heroojn

sed pri ecoj mi ne pripensis

poste mi ecaĉojn kondensis

prenante rezultajn hororojn

 

kun ili mi flegis kontaktojn

ĉar ili estis ĵurnalistoj

verkistoj aktoroj pentristoj

 

hodiaŭ mi estas dankema

pro distribuo reklamprema

ili kolportis miajn traktojn

 

Venecio, la 11-an de oktobro 2012

Jan Stanisław Skorupski 

www.skorupski.com