Soneto - Thomas Grosserode

Thomas Grosserode enmetis
la programon al komputilo
per la esperanta utilo
sian majstrecon montri pretis

ĉiu ĝo kaj ĥo ĵo jam ŝovita
kun la litera tegmenteto
laŭ ortografia dekreto
de la kreinto proklamita

lingvoj en diversaj nacioj
havas diversecojn en skriboj
kun abundaj interjekcioj

por Thomas mi restas dankema
povante verki sen prohiboj
kaj sen "ho" aldone dilema


Zuriko, la 22-an de aprilo 2021
Tago de Tero








» Aventurismo