Soneto de Hôtel Au Saint Roch

inter Zuriko kaj Ĝenevo
estis etaj malagrablaĵoj
en la vagonaj numeraĵoj
mankis nia lokorezervo

de Ĝenevo al Avinjono
strikis servanta personelo
sed vojo al provenca celo
rekompencis mankon per bono

trajna veturado valoras
pro la belegaj vidindaĵoj
fine papa palaco gloras

en "Pauzo de bongustumanto"
tre bongustas francaj manĝaĵoj
mildiĝas "Utopia" kanto


Avignon, la 13-an de majo 2011

» Esperantomemortabulo

» Foirleganto

» Fontaine-de-Vaucluse 1
» Fontaine-de-Vaucluse 2
» Mieltilia sonetkrono