Soneto de tualetejo

mi iris al tualetejo
meznokte mi akvon ekspiris
en miaj pantofloj kaj diris
al mia edzino "akvejo!"

sed ne okazis "akvo alta"
kiel venecianoj nomas
sed tubaro kiu fantomas
per truoj en formo ekzalta

nokte nin hantis akvo planka
tage venis Gino Ellero
rekomendita de "L' Palanka"

riparis l' dukton profesie
malgraŭ metala degenero
nun ĉio funkcias tensie


Giudecca, la 2-an de septembro 2021

» Poema fotografico Le Vignole Giudecca 2021