Soneto_denaskludiana

 | 77 |

Soneto denaskludiana

 

je evitantaj metropoloj

mi volas droni en silento

ĉar venis la viva momento

malproksima de laŭtaj roloj

 

olda domo en Ludiano

kaj kun arboj vasta ĝardeno

gardas etoson sen ĉagreno

eĉ por sensaca puritano

 

oni povas hejme kuiri

aŭ en proksima groto manĝi

la tiĉinajn specialaĵojn

 

multflanke pejzaĝojn admiri

diversajn vagadojn aranĝi

por ekkoni lokajn artaĵojn

 

Ludiano, la 18-an de julio 2015

Jan Stanisław Skorupski

  www.skorupski.com