Soneto elekta je loko

ĉu private en iu domo
luita por tempo sufere
aŭ ĉu en hotelo prospere
kiel tute libera homo?

sen zorgoj vivi nun ne eblas
mem kuiri bezonas strebojn
restoracie manĝi sebojn
ne taŭgas ĉar korpo tuj feblas

saŭno seka - ujo vapora
apude ĉarma baseneto
etoso fariĝas fervora

priskribi ĉiujn travivaĵojn
ne eblas en unu soneto
venis tempo gusti dolĉaĵojn


Sovaĝdomo - la hotelo CERVO, la 9-an de julio 2014




» Toggenburg




» Aventurismo