Portalo de Plezuro
     
Aqua Basilea (Foto Jan Stanisław Skorupski)
Soneto flue al silento

ni fuĝis de laŭta muziko
al milda "Aqua Basilea"
ĉar "street parade" restas malkrea
kun bruo kaj malestetiko

"street parade" nur angle skribita
en ĉiuj landoj ripetata
pro Duisburgo malŝatata
devas esti malpermesita

la loko elektita sine
"Aqua Basilea" silentas
akvo flustras en ĝi latine

ĝuste la dektrian vendrede
dato trankvile argumentas
pri valoroj de paco plede

Jan Stanisław Skorupski
Aqua Basilea, la 13an de aŭgusto 2010







» Sonetciklo tempe frivola