Portalo de Plezuro
     
 Horizontalece pluvas kaj anasoj ŝanĝis medion: la viro estas sur la fenestro de la kvara etaĝo kaj la virino sur la arbo (Foto Jan Stanisław Skorupski)
Soneto horizontaleca

mi priskribas maltrankvilecojn
ĉar senmova stato enuas
nur kuranta estaĵo bruas
montrante siajn aktivecojn

homaro revas pri trankvilo
sed ĝi ne estas atingebla
por momento alvenas febla
kaj tuj perdiĝas en babilo

lastatempe mi skribis pole
ĉar estis multegaj eventoj
tragikaj pritraktataj fole

ne ĉiam mia opinio
konformas al naciaj sentoj
eĉ se mi skribas pri nenio

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 19-an de majo 2010






» Horizontalece
» Sonetciklo tempe frivola