Soneto iom solidara

skribi pri luksa feriado
dum aliaj vivas turmente
virinoj humiliĝas pente
estas socia defraŭdado

nun mi kontentiĝas per tio
kion mi verkas pri naturo
ligante ĝin kun aventuro
per literatura versio

tamen mi povas sendepende
skribi pri vivaj diversaĵoj
kritikume sed ne ofende

*skribu!* - diras miaj amikoj
mi skribas ne por amasaĵoj
kaj de pri tio polemikoj


Le Vignole, la 27-an de aŭgusto 2021