|
Soneto je al vecio portal restoracio Le Vignole finis la someran aranĝon kuirante bongustan manĝon "ĝis printempo!" sonis frivole en Venecio oni povas tagmanĝi je al vecio portal en la ĝardena plantovoal' ĉiu por si frandaĵon trovas estas multaj restoracioj kun propraj specializaĵoj plenaj de gustaj invencioj rigardante belan arkadon manĝante inter ornamaĵoj oni riĉigas digestadon Venecio, la 23-an de septembro 2016 » Venecio |
|
©2016 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |