Soneto je la plena luno

la tridek dua datreveno
de la Templo de Bona Volo
sub plena luno kun petolo
deziroj flugas kun bonveno

por la sesdek kvara jaraĝo
kaj poste por la naŭdek sesa
arkitekturo interesa
transdaŭros je plena omaĝo

kiom da homoj dum jardekoj
trairos inter trianguloj
kiel artaj pinakotekoj

ĉu la luno kun verdaj steloj
kalkulos ilin kaj kumuloj
konfirmos pri sublimaj celoj


Zuriko, la 21-an de oktobro 2021








» Poemo fotografia  Le Vignole Giudecca 2021