Soneto je politiksvenoj

la germana kapitanino
Carola Rackete je ĉio
por la Paca Nobel-Premio
meritis pro kuraĝdestino

Eŭropa Unio febliĝas
sed ankoraŭ tute ne svenas
Pollandon Usono subtenas
milite kaj poloj trumpiĝas

sur la insulo dumonate
politikaj zorgoj perdiĝas
laŭ la espero aprobate

venonteco certiĝas bone
dum pasinteco malprestiĝas
eĉ se volas agi impone


Zuriko, la 1-an de julio 2019