Soneto kiel eta sono venas denove al memoro la forgesitaj melodioj mi kantis ilin sur podioj de la teatroj kun fervoro soneto ree eta sono la plej malfacila rimformo pro la difinita kvantnormo estas mia nuna kanzono mi verkas sonetan muzikon surbaze de iamaj kantoj tio ofte faras implikon pro l' tasko ke mi improvizas depende de ritmvariantoj kaj l' efekto eĉ min surprizas Zuriko, la 12-an de januaro 2021 » Soneto entute unua |
||
©2021 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |