Soneto konflikta kviete

en miaj sonetoj densiĝas
konfliktoj de la tuta mondo
ŝvebas ankaŭ la paca rondo
sed ĝi tamen ne intensiĝas

esperantio senkonflikte
debatas pri siaj sukcesoj
nacionalismaj ekscesoj
restas pritraktataj restrikte

pro tio miaj socitemoj
en esperantismo perdiĝas
aŭ zorgas pri lingvaj dilemoj

en ideologiaj listoj
vivo ne ĉiam kvietiĝas
kiel volas esperantistoj


Zuriko, la 1-an de junio 2021