Soneto_kun_Francesco_Guardi

Paĝo | 1 |


 

Soneto kun Francesco Guardi

 

sur bildoj de Francesco Guardi

Venecio estas simila

al hodiaŭa formo stila

oni povas ĉion rigardi

 

spacoj de tiu majstro velas

ĉar peniko certe navigis

dum delikate farbojn ligis

enhavoj rokoke ribelas

 

multaj veneciaj pentristoj

vivis pro mendoj de riĉuloj

laŭ sortoj de ĉiuj artistoj

 

li provis pentri je sankteco

sed liajn bildojn kun sanktuloj

ne akceptis iama deco

 

Venecio, la 10-an de oktobro 2012

Jan Stanisław Skorupski 

www.skorupski.com