Soneto kun SERENISSIMA

algluita anonco diras
ne nur pri meso en San Marco
sed laŭ speciala rimarko
ĝi pri SERENISSIMA miras

temas pri tio ke Veneto
devas esti tute separa
ŝtato - laŭ afiŝo kompara
kun Svisio je proprieto

la separatismaj tendencoj
sur la tuta mondo konataj
ne agas laŭ bonaj intencoj

paroloj estas ŝovinismaj
kaj pro tio malakceptataj
entute provincialismaj


Venecio, la 21-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj