|
Soneto kun bela komenco je la deksesa dudek unu komenciĝis svarme aŭtuno ondiĝis pervente laguno kaj petis nubegojn "ne punu!" tuj nuboj disiĝis kaj bluo estis videbla sur ĉielo suno dolĉe kiel mielo kvietigis ŝipojn dum fluo l' unua aŭtuna vespero per ruĝo aŭguris ke morgaŭ povas esti bela vetero espero agas por futuro ne gravas ĉu por aŭ ĉu kontraŭ tiu ĉi fantasta aŭguro Venecio, la 22-an de septembro 2016 » Venecio |
|
©2016 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |