Portalo de Plezuro
     
Bovino sur la zurika strato (Foto Jan Stanisław Skorupski)
Soneto kun fluga Befano

unuafoje en la urbo
mi vidis bovinon sur strato
bovino ne estas ja kato
ekestis surpriza perturbo

tuj poste amaso da mevoj
alflugis al bordo rivera
unu birdo estis kolera
verŝajne pro impostaj devoj

ĉiutage nia ĵetkubo
montras kion ni devas pagi
al befana ŝtrumpo sen dubo

ĝis nun sufiĉas ĉiujare
por imposto - provu imagi
ke tiu ludo agas ŝpare

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 2-an de decembro 2010






» Nia Befana - vidu la lastan foton
» Sonetciklo tempe frivola