Soneto kun kredo je ginko

mi skribas sub branĉoj de ginko
surmonde per "ginkgo" nomata
"go" ŝajnas vane aldonata
sed ĝi tamen estas konvinko

mi glutas la ginkgo tablojdojn
por plibonigi la memoron
kredante la ĝustan valoron
ĉar kredo ne bezonas slojdojn

simile kredo religia
sen pruvo atingas aprobon
ĝi agas eĉ kiel magia

oni scias ke ginko-arboj
la plej aĝe kovras terglobon
kaj similas al grandaj garboj


Le Vignole, la 19-an de augusto 2021






» Le Vignole Giudeca 2021
» Le Vignole
» Le Vignole