Soneto kun luaj hezitoj

en Venecio serĉi domon
ne estas facila okupo
kiu ŝafo kaj kiu lupo
oni demandas nur fantomon

unue iu telefonas
kaj diras ke havas loĝejon
ni trovas komplike sidejon
luiganto prezon proponas

tio okazas ĉiutage
kelkfoje en diversaj lokoj
ne sufiĉas kredi image

oni devas nepre viziti
donantojn laŭ iliaj vokoj
poste pri elekto heziti


Venecio, la 2-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj