|
Soneto kun lunda babilo dimanĉe vespere ĉe DODO okazis kanzonaj koncertoj laŭ diversaj italaj lertoj eĉ Dodo mem kantis je nodo lunde oni povas babili pri tiu aŭ alia kanto kaj pri kanzonista galanto manĝante "rösti" - ne oscili pro la svisa specialaĵo en Italio kun terpomoj bolfrititaj en porkflankaĵo sed gastoj ne ĉiam akceptas manĝaĵojn kun viandaromoj gevegetaranoj esceptas Venecio, la 26-an de septembro 2016 » DODO » Venecio |
|
©2016 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |