Soneto kun sento pri lasto

oni parolas pri instinktoj
kiuj scipovas antaŭvide
provoki reagojn rapide
ligante aĵojn per mensvinktoj

ĉe Bastiono de Silento
ekestis vagadatrakcio
ĉar en KRUCO-restoracio
okazis adiaŭevento

iam ni en ĝi ofte manĝis
kaj nun ĝi en la lasta tago
de l' ekzisto l' feston aranĝis

lastfoje antaŭ dekdu jaroj
ni estis tie kaj imago
devigis nin por lastaj flaroj


Horgenberg, la 22-an de aprilo 2018

» Restoracio KRUCO - lasta tago
» Horgenberg 22.04.2018
» Pfaeffikersee 21.04.2018

» Sonetcikloj