Soneto kun velnavigado

ni foriris de la loĝejo
en la ĝusta por ni momento
velŝipo majeste sen vento
navigis kalme al Pompejo

post la bela mara spektaklo
Juan Sebastian de Elcano
ŝoviĝis al la oceano
por ni okazis la miraklo

estis bela suna vetero
nebulo tute malaperis
rapide varmiĝis aero

dum ni veturis al Murano
pri velnavigado ni kveris
disputo daŭris ĝis Burano


Venecio, la 9-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj