Soneto kun viro Andrea

skribi pri nomoj diverslande
malfaciligas la tradukon
ĉar ofte oni kreas trukon
kiel partioj propagande

ekzemple l' populara nomo
Andrzej Andreas aŭ Andreo
Andrej Andrew kaj plua kreo
por nomposedantoj l' fantomo

en la gastejo La Palanka
Andrea servas tre afable
lia nomo ne estas flanka

oni ne rajtas lin traduki
li restas Andrea agrable
ĉar traduko povas lin kluki


Giudecca, la 15-an de septembro 2021








»Le Vignole Giudecca 2021