Soneto malfacila nome

Giudecca devenas de l' vortoj
"Giudicati" aŭ punigantoj
"Giudei" aŭ judaj migrantoj
ambaŭ portoj kun pezaj sortoj

apud Venecio memvole
sur "Isola delle Vignole"
aŭ sur la insulo Vinjole
oni vivas tute izole

"Santa Eurosia" poezia
alie sankta Eŭrozia
estas ege komforta domo

ankaŭ loĝejo kun ĝardeno
taŭgas pro la loka marĝeno
kun tute kvieta sinptomo


Le Vignole, la 17-an de aŭgusto 2021