Soneto malice minaca

mi montras pole malmodere
kaj malice vivajn minusojn
kaj oni min sendas virusojn
sed NORTON haltas ĉiujn sfere

tio aspektas interese
ĉar oni sendas esperante
tiujn virusojn detruante
esperantaĵojn malpermese

ĝis nun mi kredis ke la rondo
esperantista estas paca
tamen ĝi okazas minaca

oni devas nepre aldoni
ke l' lingvon nur povas ekkoni
je eraroj komputilfrondo


Zuriko, la 23-an de februaro 2014









» Aventurismo