Soneto medita pri arto

mia kapo bone funkcias
kiam mi ripozas en lito
tiam riĉa estas medito
pri tio mi delonge scias

ekzemple la pensoj pri arto
gvidas min al jena konkludo
ke ne decidas longa studo
sed talento laŭ propra ĉarto

ne tre longaj biografioj
kreas artistojn sed inverse
sekretkaŝitaj tragedioj

post jarcentoj verkoj prestiĝas
memoro reagas renverse
nomoj de artistoj perdiĝas


Venecio, la 28-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj