Soneto miksleksikoDADA

en mia komentarieto
pri l' sendita presartikolo
ekestis lingvista petolo
kun la miksleksikerareto

"Augen" estas l' germana vorto
kaj por mi je DADA "aŭguloj"
sed vere temas pri okuloj
jen la peza poeta sorto

mi skribas pri tio pamfleton
eĉ se ne okazis spritaĵo
nur bedaŭra okazintaĵo

tamen nun pro tiu neglekto
ĉiam nepra estas korekto
legi kaj laŭdi Parakleton


Zuriko, la 21-an de junio 2017

Mi forgesis kiel nomiĝas en psikologio tiu ĉi fenomeno kaj mi demandis mian amikon Witold Czajkowski. Li respondis rapide: BABELISMO!


» Akompanas Witold Czajkowski

» Aventurismo