Soneto naturidilia

Giovanna Detin reprezentas
la familiaron Bergamo
je luago de l' loĝa framo
pro l' prezo neniu lamentas

jam la plej bonaj periodoj
de tiu vilao forpasis
ankaŭ ni iujn spurojn lasis
ĉiam sen loĝantaj klopodoj

en Le Vignole la plej gravas
granda ĝardeno kun silento
laguna akvo pason lavas

sur ginko flugas papilio
abeloj zumas ĉe torento
jen la natura idilio


Le Vignole, la 20-an de aŭgusto 2021