Soneto nome Claire Huangci

l' pianistino Claire Huangci
ludas sonatojn ideale
Ludwig van Beethoven vitale
sonas - por ĉiuj povas plaĉi

ŝia koncerto en Preĝejo
de Sankta Petro en Zuriko
estis fortepianfortiko
en la ĉiela rifuĝejo

poloj Chopin kaj Paderewski
ornamas vigle ŝian sperton
ŝi havas tre riĉan oferton

ankaŭ la ruso Kabalewski
troviĝas en ŝia programo
kaj ŝi mem estas scenornamo


Zuriko, la 25-an de julio 2021









» Koncerto de Claire Huangci