Soneto pandemiplenluna

amaso estas primitiva
ĝi ofte krias nur por krii
kaj ĉiam postulas varii
sen rezulto alternativa

revolucioj nur detruis
en postrevoluciaj ŝanĝoj
rekonstruaj pacaj aranĝoj
homoj prudente kontribuis

oni prenas revolucion
kiel sinonimo de ŝanĝo
anstataŭ nei municion

oni vidas disproporcion
por multaj homoj mankas manĝo
sentante diskriminacion


Zuriko, la 27-an de aprilo 2021








» Aventurismo