Portalo de Plezuro
     
Numero de la loĝloko de Francesco Petrarca ĉe Riva degli Schiavoni en Venecio (Foto Jan Stanisław Skorupski)
Soneto por Poezi-Tago

post la reveno al Zuriko
mi tristajn informojn tralegis
oni Esperanton rilegis
de radio eĉ sen indiko

en Lucerno kie okazis
la universala kongreso
malfondintoj sen intereso
societe ĵus malemfazis

Esperanto post kelkaj jaroj
vivos nur en la poezio
malaperos sektaj deklaroj

jes mi estas pri tio certa
mia ciklo de Venecio
restados por ĉiam aperta

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 21-an de marto 2011

» Soneto por Tago de Libro
» Soneto pri almozulino
» Venecio 2011
» Sonetio pri Venecio 01
» Sonetio pri Venecio 02
» Mi serĉas malgrandan loĝejon en Venecio