Soneto por tago de menso

menso estas nun grava temo
eĉ se funkcias mia menso
ne estas vigla mia penso
pro tio venas la problemo

individuo en tumulto
eble dum tiu mensa lundo
perdiĝos mia mensa vundo
tuj ekestos saĝo - ne stulto

plebo agas senrezolute
individuo trafe pensas
scipovas reagi akute

popolaĉo sin maldensigas
sola homo pensojn kondensas
kaj apation kontraŭigas


Zuriko, la 10-an de oktobro 2016

» 2016-10-10


» Sonetoj kun menso (ankaŭ kun de/menso kaj menso/go ktp.)



» Aventurismo