Soneto postdemonstracia

mi konsentas kun Diogeno
ne estante kosmopolito
ĉar ne plaĉas al mi milito
kaj de ĝi devena ĉagreno

por civitaneco de l' mondo
oni devas akcepti povon
sed mi ŝatas liberan movon
nur en pace kreita rondo

min ĝenas ideologioj
ĉar ili ekestis kodeksoj
de diversaj hegemonioj

mia libereco limiĝas
je la libero de ampleksoj
sur kiuj mi parte troviĝas


Zuriko, la 1-an de Majo 2014









» Aventurismo