|
Soneto pri Marta Dalle Mule en Venecio la strateto sonas dusignife Ĉenare vespermanĝo aŭ cindro fare laŭ la loka dialekteto posedantino de l' loĝejoj Marta Dalle Mule solene pritraktas la gastojn kaj plene informas pri bonaj manĝejoj ŝi ja studis arkitekturon kaj tio ĉi estas videbla admirante brikan fakturon kiu ornamas blankan muron blankas ankaŭ koloro mebla mildante kanalan susuron Venecio, la 11-an de septembro 2015 » Ĉenare » COURTYARD Marriott Tessera 12.09.2015 » Sonetoj postsonetadaj » Sonetoj diverslokaj tempe » VENECIO |
|
©2015 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |