Soneto pri Valentenjaroj

dudek unu aventurjaroj
de Venecio al Zuriko
kun intelekta ekzotiko
je aŭtente liberaj faroj

verkado bezonas liberon
tamen kondiĉa realeco
ne konformas al libereco
kaj ofte damaĝas esperon

dum skribado mi ne laciĝas
skribo estas formo de ludo
tiam pensoj ĉielarkiĝas

mi dankas al mia edzino
Barbara ĉar ĉe ŝi verk-krudo
transformiĝas al frukta fino


Zuriko, la 14-an de februaro 2014









» Aventurismo